LA ESENSE E FUTUR DE LA IDEA DE UN LINGUA INTERNASIONAL
Capitol 1 · Capitol 2 · Capitol 3 · Capitol 4 · Capitol 5 · Capitol 6 · Capitol 7 · Capitol 8

Capitol 5

Mostra ance la testo orijinal

Ma ta ce nos reveni a nosa analise interompeda. Nos ia demostra ce un lingua internasional va es serta introduida a un tempo o un otra. Ma la demanda resta: cuando e como lo va veni? Esce lo pote es ce esta va veni sola pos sentos o cisa an pos miles de anios? Esce per esta on nesesa asoluta un acorda mutua entre la governas de tota paises?

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam kaj kiamaniere ĝi venos? Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ eble eĉ post miloj da jaroj? Ĉu por tio ĉi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj de ĉiuj landoj?

Per dona respondes plu o min sasiante a esta demandas, nos debe comensa par analise un otra demanda, cual es esta: “Esce on pote predise cual spesie de lingua va es internasional? Entre la demanda prima e la ultima ave la relata streta seguente: si on no pote predise cual spesie de lingua va deveni internasional, e si linguas diversa es plu o min egal probable per esta, alora on debe espeta asta cuando la governas de tota renas (a la min la plu importantes) va deside organiza un congresa con esta intende e solve la demanda de un lingua internasional.

Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi demandoj, ni devas antaŭe analizi alian demandon, nome: “ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia?” Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni devas atendi ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj) regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia.

Si algun conose la difisilia tan grande con cual la governas fa desides per cada cosa nova, el va comprende ce estrema multe anios va pasa ancora ante cuando la governas va trova ce la demanda de un lingua internasional ia deveni sufisinte matur e meritante sua envolve. E a pos, natural, un otra serie de anios va pasa per la laboras de comites e diplomatas diversa, ante cuando la demanda va es desideda.

Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita.

Persones e sosias individua ta pote asi fa no cosa. Los ta pote sola speroni constante la governas, ma los mesma no ta pote solve la demanda sin la envolve de la governas. Donce la solve de la demanda en un tal situa ta es ancora estrema distante.

Apartaj personoj kaj societoj tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus. Ĝis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime.

Ma la situa ta es intera diferente si lo ta evidenti ce on pote predise a ante, con esatia completa e sertia completa, cual spesie de lingua va es internasional a alga tempo. Alora on no ta nesesa ja espeta tra un monton de anios posible sin fini. Alora cada sosia, cada person individua ta pote labora, su sua propre gida, per la estende vasta de esta lingua. La cuantia de espertas de esta lingua ta crese con cada ora, sua leteratur ta rici rapida, congresas internasional ta pote direta comensa usa lo per la comprende mutua de sua membros, e, en un tempo la plu corta, esta lingua ta deveni tan durante en la mundo ce la taxe solitar restante per la governas ta es dona sua permete a un fato ja realida.

Sed tute alia afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam ĉia societo, ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo, ĝia literaturo rapide riĉiĝadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta.

Esce nos pote predise cual spesie de lingua va es internasional? Felis, nos pote responde esta demanda en un modo intera positiva: “Jes, nos pote predise cual spesie de lingua va es internasional; nos pote predise esta con esatia e sertia completa, sin cualce ombra de duta.”

Ĉu ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive: “jes, ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo”. ¶

Per convinse nosa escutores sur esta, nos demanda ce los imajina ce on ia reali ja un congresa de representores de renas diversa, e nos va esplora cual lingua los ta pote eleje. Per nos, no difisil va es la demostra ce on ave un lingua unica cual los ta pote eleje, e ce tota eleje de cualce otra lingua ta es asoluta nonposible per los, an si los ta vole eleje lo, e ce si los ta eleje an tal alga otra lingua, an pos tota razonas de la sensa sana comun, alora la vive mesma ta protesta contra esta, e sua eleje ta resta como sola leteras nonvivente.

Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti, kaj ke se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero. ¶

Donce nos ta imajina ce la representores de renas diversa ia viaja a asembla, e ce los prosimi a la eleje de un lingua internasional. La seguente ta sta ante los: 1) o eleje un de la linguas vivente esistente, 2) o eleje un de la linguas mor (per esemplo: latina, elinica, ivri), 3) o eleje un de la linguas artifisial esistente, 4) o defini un comite cual ta ocupa se per crea un lingua intera nova, no ja esistente.

Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaŭstarus la sekvanta: 1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, 2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, 4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne ekzistanta.

Afin nosa escutores pote, en sua pensas, partisipa en la laboras e consideras de la elejores, nos debe ja fa ce los conose alga la carater de la categorias nomida de lingua. La carater de la linguas vivente e mor es plu o min conoseda a la escutores, donce nos va dise alga parolas sola sur la linguas artifisial, cual presenta un “tera nonconoseda” en un modo credable asoluta per la majoria de nosa escutores.

Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la aŭskultantoj pli aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan “terra incognita.” ¶

Como la idea de un lingua artifisial ia nase en la persones, como esta idea ia developa, ia pasa tra niveles diversa, comensante de la pasigrafias la plu nonperfeta, asta la tipo la plu perfeta de lingua plen e rica, como on ia fa un monton enorme de atentas en esta dirije, como on ia sacrifia un monton enorme de laboras per esta idea tra la tempo de la du sentenios resente – a tota esta temas nos no va parla, car vosa tempo e pasientia no ta sufisi per escuta plen tota esta.

Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta, kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj, – pri ĉio tio ĉi ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi vi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco.

Nos va dise sola alga cosa sur la cualias spesial de la linguas artifisial, per cual, natural, nos va ave ante nosa oios no la atentas diversa presedente e nonsusedosa, cual no posese la majoria de la cualias analiseda par nos, ma la forma la plu perfeta de lingua internasional cual esiste en la tempo presente.

Ni diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe kio ni kompreneble havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antaŭajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo. ¶

En ajunta a la neutria plen en relatas nasional, un lingua artifisial es distinguida par la cualias seguente:

Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj: ¶

1) Lo es fasil per aprende a grado multe stonante e noncredable: sin esajera, on pote dise ce lo es plu fasil a minima sincodes veses plu ca cada lingua natural. Ci no ia comensa conose un lingua artifisial, el no pote an crede la spesie de grado cual sua fasilia ateni.

1) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco.

La autor e filosofiste grande Liov Tolstoi, a cual serta nun en tota la mundo va osa suspeta ce el vole fa un anunsia per la lingua internasional, ia dise la seguente a tema de la lingua esperanto: “La fasilia de sua aprende es tal ce, pos reseta un gramatica e disionario esperanto, e articles scriveda en esta lingua, pos no plu ca du oras de ocupa, me ia ave la posible, si no de scrive, an tal de leje libre en esta lingua. En cualce caso, la sacrifias cual cada person de nosa mundo european va tolera, pos dedica alga tempo a la aprende de esta lingua, es tan nonimportante, e la resultas cual pote veni si tota persones, a la min la europeanes e americanes, va prende esta lingua a se, es tan enorme ce on no pote no fa esta atenta.”

La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: “La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon”.

Comprende, seniores, la sinifia de esta: “pos no plu ca du oras de ocupa”! E en esta mesma manera, a tema de la lingua esperanto, tota acel persones nonprejudosa e onesta ia espresa se, ci, en loca de filosofi sieca sur lo, ia emprende la labora peti de comensa vera conose lo.

Komprenu, sinjoroj, kion tio ĉi signifas: “post ne pli ol du horoj da sinokupado”! Kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi.

Lo es vera ce persones instruida pote aprende esperanto con plu rapidia ca persones noninstruida, ma ance la grupo du aprende lo con un fasilia estrema e stonante, car la aprendor nesesa no sabes presedente per aprende la lingua esperanto. Entre la esperantistes vos va trova multe persones tan noninstruida ce, asta aora, los scrive estrema mal e erosa en sua lingua propre, padral, e an tal los scrive intera sin eras en la lingua esperanto – e los ia aprende esta lingua en la tempo de alga semanas, ma la aprende de alga lingua natural ta ocupa acel mesma persones per minima 4 o 5 anios.

Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, – kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura ĉe tiuj samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn. ¶

Cuando, en la anio 1895, studiantes svensce ci sabe sola svensce e esperanto ia veni a Odesa, un jornaliste ci ia desira intervisa los ia prende en sua manos un libro de aprende de esperanto per la ves prima a la matina e, a la sera de acel mesma dia, el ia pote ja parla sufisinte bon con la svensces.

Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu ĵurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron Esperantan kaj vespere en tiu sama tago li povis jam sufiĉe bone paroli kun la svedoj. ¶

De do esta fasilia noncredable de un lingua internasional veni? Cada lingua natural es sieca construida, par via de la asembla de avenis la plu diversa e intera acaso. No lojica ia opera ala, no desinia definida, ma simple sola la usa: on ia aseta usa esta parola en esta modo, e donce nos debe usa lo en esta modo; on ia aseta usa acel parola en un otra modo, e donce nos debe usa lo en un otra modo.

De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo: tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ĝin uzi tiel, – tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ĝin uzi alie.

Donce on pote dise ja a ante ce un sistem de sonas per la espresa de pensas, cual va es creada par inteleto umana en un modo consensa e seguente leges definida e lojical, va debe es plu fasil a vera multe veses plu ca tal sistem de sonas cual ia es construida a modo acaso e nonconsensa.

Jam antaŭe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie.

Nos no ave la posible de analise asi tota acel via de la pensas, par cual la autores de linguas artifisial ia gida se, e ance no la posible de mostra detaliosa tota acel fasilis enorme cual un lingua artifisial posese en compara con la naturales, car esta ta nesesa un tese vasta intera – donce nos va prende sola alga esemplos.

Ni ne havas la eblon analizi tie ĉi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la aŭtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale ĉiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, ĉar tio ĉi postulus tutan vastan traktaton, – ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn.

En esta modo, per esemplo, en cuasi tota linguas, per alga razona, cada sustantivo parteni a esta o acel seso. Per esemplo, en la lingua deutx, “testa” es mas, en la lingua franses, lo es fema, e en la lingua latina, lo es neutra. Esce ave un sensa o razona an la plu peti en esta? E, an tal, la memori de la seso de cada sustantivo presenta un difisilia tan enorme!

Tiel ekzemple preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo germana “kapo” havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan; ĉu ekzistas en tio ĉi ia eĉ plej malgranda senco aŭ celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo!

La aprendor nesesa tan multe eserse, eserse, e eserse denova ante veni a acel perfetia en cual el no va es ancora confusada e no va dise, per esemplo, “le fin” en loca de “la fin”, o “das Strick” en loca de “der Strick”! En un lingua artifisial, esta seso de la sustantivos es intera sutraeda, car ia evidenti ce el ave an no un razona la plu peti en la lingua.

Kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi, ekzerciĝadi kaj denove ekzerciĝadi, antaŭ ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados kaj ne diros ekzemple “le fin” anstataŭ “la fin” aŭ “das Strick” anstataŭ “der Strick”! En lingvo arta tiu ĉi sekso de la substantivoj estas tute elĵetita, ĉar montriĝis, ke ĝi ne havas en la lingvo eĉ la plej malgrandan celon.

Donce vos ave ja ala un esemplo de la modo en cual, par un media la plu simple, on ateni un fasili la plu enorme de la lingua. En la linguas natural declinas e conjugas la plu complicada e confusada esiste, con un monton enorme de formas diversa, no sola per tota declinas e conjugas, ma en cada de los un serie completa de formas. Per esemplo, en la conjugas, on ave no sola series intera de formas per cada tempo e moda, ma en cada de esta tempos e modas formas ancora diferente per cada person e cuantia.

Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por ĉiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en ĉiu el ili ankoraŭ tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en ĉiu el tiuj ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombro.

On reseta un serie de tables gramatical enorme, cual on nesesa aprende e conserva en la memoria. Ma esta es ancora sola un comensa. A esta on ajunta un monton de declinas e conjugas noncoerente, de cual cada ave un serie diferente de formas, e on debe no sola aprende e conserva tota esta en la memoria, ma recorda constante cual spesie de parola cambia se per segue la declinas e conjugas coerente, e cual segue la noncoerentes, e par cual de esta tables coerente e noncoerente cualce parola donada cambia se. La aprende de tota esta esije un pasientia enfernal, un monton de tempo, e eserses constante sin sesa.

Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio ĉi estas ankoraŭ nur komenco: al tio ĉi aliĝas multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, ĉiu kun aparta serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto ŝanĝiĝas laŭ la regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ la malregulaj kaj laŭ kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas. La ekposedo de ĉio tio ĉi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan senĉesan ekzerciĝadon.

Entretempo, en loca de tota esta caos, cual esije anios longa de labora pasiente, un lingua artifisial dona a on sola 6 paroletas “i, as, is, os, us, u”, cual on pote aprende perfeta en la tempo de alga minutos, e cual on va oblida ja nunca e confusa nunca.

Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”, kiujn vi povas perfekte ekposedi en la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos.

Vos demanda con stona grande: “Como esta es posible?” Vide, multe simple: esperanto dise ce declinas es nesesada a no modo, car los es plen sustituida par la preposadas, cual nos usa ja en loca de acel. E en la conjugas no sola un table sufisi per tota verbos, ma, an per esta table, es completa sufisinte ce lo conteni en se (con eseta de partisipios, cual presenta un forma separada) sola 6 finis, cual es per la tempos presente, pasada e futur, e per la modas nondefinida, nonreal, e comandante.

Vi kun mirego demandas: “Kiel tio ĉi estas ebla?” Jen, tre simple: Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, ĉar ili plene anstataŭiĝas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute sufiĉas, se ĝi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finiĝojn, nome: por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondiĉa kaj ordona.

En la minuto prima, esce vos va pensa serta ce la lingua perde sua curvablia par causa de esta table pico de conjugas? En no modo: ta ce vos comensa conose la lingua artifisial, e vos va vide ce sua conjuga espresa tota sutiles de la pensa en un modo noncomparable plu bon e plu esata ca la tables la plu complicada e confusada de la linguas natural, car la lingua artifisial no ia lansa a via lo cual la lingua nesesa, ma sola lo cual formi en lo la balasto asoluta nonesesada cual servi vera no cosa.

Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank’ al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel: konatiĝu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke ĝia konjugacio esprimas ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar la arta lingvo forĵetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston.

En fato, perce nos nesesa un serie separada de finis per cada person e cuantia, e en ajunta a esta un serie nova e diferente de esta finis en cada tempo e en cada moda, si tota esta finis es vera completa nonesesada, car la pronom cual sta ante la verbo mostra ja sua person e cuantia en un modo intera sufisinte?

Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj, se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron? ¶

La ortografia en la majoria de linguas (e, plu, la majoria de esata acel linguas cual es la plu probables per es elejeda como internasional) presenta un crus vera per la aprendor. En un parola un letera donada es pronunsiada, en un otra lo no es pronunsiada o lo es pronunsiada en un otra modo. En un parola, un sona donada es scriveda en esta modo, en un otra parola en un otra modo…

La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie…

Un franses o un engles debe pasa anios longa afin el pote scrive coerente en sua prorpe lingua! Cambia estrema esta ortografia es asoluta nonposible, car alora un monton enorme de parolas, cual difere la un de la otra en no modo, o sola par alga cosa sutil e apena persepable en la pronunsia, ta deveni completa nondistinguable la un de la otra en la scrive. La lingua artifisial ia dona a cada de sua leteras un pronunsia clar, sever definida, e sempre egal, e par esta causa la demanda de ortografia tota no esiste en la lingua artifisial. E ja pos un cuatri de un ora de ocupa sur la lingua artifisial (cual es per dise: simple pos comensa conose sua alfabeta la plu simple), cadun va scrive un dita en lo intera sin eras, an cuando en un lingua natural el va ateni esta sola pos anios longa de labora difisil e noiante.

Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale ŝanĝi tiun ĉi ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur per ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank’ al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t.e. simple post la konatiĝo kun ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado. ¶

Ja de esta poca esemplos cual nos ia dona, vos pote reseta un idea de la fasili tan vasta cual la envolve de arte consensa dona a la lingua. Natural, nos ta pote sita ancora multe otra esemplos, car a cada paso nos encontra en la linguas natural difisiles e confusas enorme, cual en un lingua artifisial es o intera sutraeda como balasto nonesesada, o moveda a un o du paroletas o regulas corta, sin alga dana an la plu peti per la curvablia, ricia, e esatia de la lingua.

Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn, kiuj en lingvo arta estas aŭ tute elĵetitaj kiel superflua balasto, aŭ alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj, sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo.

An tal, nos no va parla plu de esta, ma nos va dise sola ce la gramatica intera de la lingua esperanto es composada sola de 16 regulas peti e corta, cual cadun pote aprende eselente en la tempo de un dui de un ora! Pos sola un dui de un ora de labora sur esperanto, la aprendor conose tota la gramatica e tota la construi de la lingua a tal grado ce la taxe solitar cual resta per el es aprende simple e fasil un colie de parolas!

Tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj!

Per comprende e judi tota la importantia de esta, imajina ce vos ia emprende la aprende de alga lingua natural, e ce pos alga anios de labora pasiente, vos ia veni final a un nivel do vos ia mestri perfeta la construi de la lingua, e do vos es serta ce vos pote ja nunca plu fa alga era gramatical o ortografial en esta lingua, e do vos debe ja aora sola aprende simple tan multe parolas como posible – vera, alora, vos ta senti felis e ta dise ce vos ia pasa ja la parte la plu difisil e noiante de la labora… Vera, no? En la lingua esperanto, vos ateni esta ja pos un dui de un ora de labora!

Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi lingvo ian gramatikan aŭ ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, – vi ja tiam sentus vin feliĉa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis… Ĉu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingas tion ĉi jam post duonhoro da laborado!

Donce, si esperanto ta ave an sola acel cualia de cual nos ia parla a supra, cual es per dise un fasilia e coere enorme de la gramatica e ortografia, nos ta debe ja dise ce lo es plu fasil a multe multe veses plu ca cada lingua natural. Ma la fasilia de la lingua esperanto no fini ancora con esta. Cuando vos ia veni a un nivel do sola la aprende simple de parolas resta ja a vos, vos va encontra ancora fasilis enorme an asi.

Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t.e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn.

En esta modo, per esemplo, la coere mesma de la lingua dona ja a on un economia enorme en la cuantia de la parolas cual on nesesa aprende, car, si on conose ja la forma sustantival de la parola, on conose ance ja a ante, e sin alga aprende, sua ajetivo e sua averbo e sua verbo, etc, an cuando, en cada lingua natural, vera multe espresas ave un parola diferente per cada parte de parla (per esemplo: parler, oral, verbalement).

Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; ĉar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k.t.p., dum en ĉiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement).

Cuando on ave un direto plen e nonlimitada de junta cada parola con cada preposada e con cada otra parola, on es librida de aprende un monton de parolas cual ave radises diferente en la linguas natural sola car esta o acel composa de parolas es proibida per alga razona. Ma en ajunta a esta casos pratical de composa natural cual la lingua esperanto ave, vos va trova en lo an otra medias, cual es per dise medias artifisial, cual introdui un economia enorme a la aprende de la parolas.

Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj.

Tal, per esemplo, es sua sufisas e prefisas, de cual nos va sita sola alga per esemplos. La prefisa “mal” dona a la parola un sinifia direta oposante (“bona” bon – “malbona” mal). Donce, si vos conose la parolas “bona, mola, varma, larĝa, supre, ami, estimi” etc, vos pote ja formi per vos mesma la parolas “malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, malestimi” etc, par ajunta sola la prefisa “mal” a la parola ja conoseda par vos.

Tiaj ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso “mal” donas al la vorto sencon rekte kontraŭan (“bona” bon - “malbona” mauvais), – sekve sciante la vortojn “bona, mola, varma, larĝa, supre, ami, estimi” k.t.p., vi jam mem povas formi la vortojn “malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, malestimi” k.t.p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson “mal”;

La sufisa “in” sinifia la seso fema (“patro” padre – “patrino” madre). Donce, si vos conose la parolas “patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko” etc, vos es ja librida de aprende la parolas “patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino” etc. La sufisa “il” sinifia un util (“tranĉi” talia – “tranĉilo” cotel). Donce, si vos conose la parolas “tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi” etc, vos conose ja per vos mesma la parolas “tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo” etc.

la sufikso “in” signifas la virinan sekson (“patro” père – “patrino” mère), – sekve sciante la vortojn “patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko” k.t.p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj “patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino” k.t.p.; la sufikso “il” signifas ilon (“tranĉi” trancher – “tranĉilo” couteau), - sekve sciante la vortojn “tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi” k.t.p., vi jam mem scias la vortojn “tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo” k.t.p.

On ave ance multe otra tal pesetas de parolas, cual diminui estrema multe la vocabulo de la lingua.

Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ multaj aliaj. ¶

Donce recorda aora tota cual nos ia dise sur la construi de un lingua artifisial, e alora vos va acorda fasil ce, si nos ia dise ce un lingua artifisial es plu fasil a minima 50 veses ca un natural, en esta ia ave no spesie de esajera. Nota esta fasilia enorme de un lingua artifisial en vosa memorias, car nos va reveni ancora a lo a pos.

Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos. ¶

2) La cualia du cual distingui un lingua artifisial es sua perfetia, cual es trovada en esatia matematical, curvablia, e ricia sin limita. Ce un lingua artifisial posese un tal cualia, esta ia es ancora prevideda e prediseda, ante la apare de la lingua artifisial prima, par tota acel testas eselente ci ia relata a esta idea estrema importante per la umanas a modo plu seria ca la Jupiteres diversa presente ci pensa ce cualce conose, an la plu surfasal, con la esense de linguas artifisial ta basi sua onora e dinia.

2) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon.

Nos ta pote sita tal luses grande como per esemplo Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampère, Max Müller, etc – ma nos regarda la sitas como un arma sola de sofistes falsa instruida. Donce, sin vanta par sitas, nos va atenta demostra tota par sola la lojica.

Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampère, Max Müller k.t.p., – sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdo-instruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la sola logiko.

Ce un lingua artifisial no sola pote ma debe es plu perfeta ca linguas natural, esta va es comprendeda par cadun per se mesma, si el considera la seguente: cada lingua natural ia es construida par un via en cual un person ia repete cual el ia oia de otras. No lojica, no deside consensa de la inteleto umana ia ave asi alga fortia.

Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu mem, se li konsideros la jenon: Ĉia lingvo natura konstruiĝadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aŭdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton.

Cada espresa cual vos ia oia a multe veses es usable per vos, e cada espresa cual vos ia oia ancora nunca es proibida per vos. Donce, en cada lingua natural, a cada paso, nos encontra la apare seguente: alga comprende apare en la serebro, ma… vos no ave la posible de espresa lo par un parola bocal, e donce vos debe aida vos par un descrive vera parolosa e multe nonconveninte de acel comprende cual esiste en la serebro como un comprende, como un parola de la spirito.

Ĉian esprimon, kiun vi multajn fojojn aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian esprimon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed… vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprenaĵo, kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo, kiel unu spirita vorto.

En esta modo, per esemplo, car la lava de telas es comun la ocupa de femas, vos ave en cada lingua un parola per espresa la comprende “lavor fema”. Ma si un om va vole ocupa se en la lava de telas, en vera multe linguas vos sta ja nonaidable e vos no sabe nomi un tal person, car vos ia oia nunca la nom de un om ci ocupa se en la lava de telas!

Tiel ekzemple, dank’ al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenaĵo “lavistino”; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis!

Sola omes ia ocupa se en medica asta aora. Ma cuando dotores fema ia apare, o femes ci ave alga posto siensal, no parola ia esiste per los en la majoria de linguas! Per espresa sua parola nominte on ia nesesa ja aida se par usa un serie de parolas a modo descrivente, e cuando vos vole plu fa un ajetivo, verbo, etc de sua titulo – estas es ja intera nonposible!

Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo de ilia nomo-vorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k.t.p. – tio ĉi estas jam tute ne ebla!

En cada lingua vos va trova multe sustantivos cual no ave esta o acel seso, esta o acel caso, esta o acel forma derivada; ajetivos cual no ave esta o acel grado de compara, esta o acel forma; verbos cual no ave esta o acel tempo, person, moda, etc; de esta sustantivo on no pote fa un ajetivo, de esta verbo on no pote fa un sustantivo, etc.

En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian tempon, personon, modon k.t.p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k.t.p.

Car, nos repete, cada lingua natural es fundida no sola sur la lojica, ma sur la siecia de “on parla tal” o “on no parla tal”. Donce per cada comprende cual nase en la serebro, ma per cual on ia oia no espresa en parolas asta aora, on no ave comun la posible de espresa lo, e on nesesa aida se par descrives. Ma en un lingua artifisial, consensa fundida sur la leges sever de pensa cual no permete esetas o acasos, no cosa simil pote ave un loca. Espresas de la spesie de “tal vorto no ave tal formas o no permete tal combinas de ideas” es intera nonposible en un lingua artifisial.

Ĉar, ni ripetas, ĉiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda “oni tiel parolas” aŭ “oni tiel ne parolas”; sekve ĉian komprenaĵon, kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de “tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn ideajn kuniĝojn” – en lingvo arta estas tute ne eblaj.

Suposa, per esemplo, ce doman un om reseta la posible de nase enfantes o nuri los par sua senos – e per el un parola preparada esiste ja direta en la lingua, car en un lingua artifisial la esiste de un parola per un seso e la nonesiste per la seso du no es posible. Suposa ce doman algun eleje per se alga carera nova, an la plu strana, per esemplo un labora con aira – per el un parola preparada esiste ja, car si sola ave en un lingua artifisial un sufisa per espresa careras, el dona ja a on la posible de espresa careras de cada spesie cual pote sola apare en la serebro.

Supozu ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj, – kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, – por li tuj ekzistas preta vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo. ¶

En ajunta a esta, no oblida ce la perfeti de un lingua artifisial es posible asta infinitia, car un lingua artifisial ave un direto plen de prende a se cada bon regula, bon forma, bon espresa cual esiste en cualce lingua, e la direto de boni e cambia cada manca cual ta pote es trovada en lo, an cuando on no pote parla de alga cosa simil en un lingua natural, car alora un lingua natural ta deveni artifisial.

Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu povus troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan. ¶

Estra la du bonis enorme de un lingua artifisial cual nos ia analise (fasilia estracomun e perfetia), on ave ance otras, sur cual nos no va parla. Nos ta traversa aora a la males de un lingua artifisial. Ci ia comensa conose an poca un lingua artifisial e ave coraje sufisinte per crede cual el vide e per no repete frases de otra persones con oios cluida, el pote veni a sola un conclui, cual es ce, en compara con un lingua natural, un lingua artifisial posese no mancas.

Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbonaĵoj de lingvo arta. Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn.

Serta, cadun de vos ia pote oia vera multe atacas contra un lingua artifisial. Ma nos pote dise sola un responde contra tota esta atacas: tota de los sorti de la bocas de persones ci ave no sabes de un lingua artifisial, e ia vide an nunca lo, e, en loca de considera cual los dise, prefere lansa sieca a destra e sinistra frases forte e modos ma asurda.

Ĉiu el vi, vere, havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta; sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ĝin eĉ vidis, – ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri ĝia esenco, kaj anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn.

Si los ta comensa conose a sola alga grado un lingua artifisial, los ta vide ce sua frases es intera falsa. Si los, an conosente la lingua a no modo, ta considera lo sola en teoria, los ta vide ce tota sua frases ave no funda an la plu peti.

Se ili nur iom konatiĝus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, eĉ tute ne konatiĝante kun la lingvo, simple ekpensus pri ĝi teorie, ili ekvidus, ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton.

Si algun desira fa crede ce tota casas en la vila visina es construida de paper, e ce tota persones ala es sin manos e sin pedes, el pote impresa par esta la popla, ci crede ce cada parola pronunsiada en un tono autoriosa es santa. Ma un person pratical va relata multe criticosa a esta parolas, ja a ante, car en sua sajia el va trova ja no fundas asetable per esta frases. E cuando alga duta va resta en el, el va vade simple en la vila visina e regarda, e alora el va es convinseda ce tota frases cual el ia oia es asurdas la plu asoluta.

Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo ĉiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj, – li povas imponi per tio ĉi al la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaŭe rilatos al tiuj ĉi vortoj tre kritike, ĉar jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj; kaj kiam ĉe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li aŭdis, estas la plej absoluta sensencaĵo.

Es ance tal con un lingua artifisial. En loca de repete sieca frases, vos nesesa simple considera la esense de esta frases, e vos va comprende ja ce los no ave an un funda la plu peti. E si la considera teorial no sufisi ancora per vos, alora vade simple e regarda, lansa un regarda en un libro de aprende de un lingua artifisial, comensa conose la construi de esta lingua, vade profonda en sua leteratur ja multe rica e diversa, fa un atenta, regarda la fatos cual vos trova ante vosa nases a cada paso – e alora vos va comprende ce un asurdia tan grande es trovada en tota acel frases cual vos ia oia contra un lingua artifisial.

Tiel estas ankaŭ kun lingvo arta: anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa, tiam iru simple kaj rigardu, ĵetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo, profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo, - kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencaĵo sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj, kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo arta.

Vos ia oia, per esemplo, la frase “un lingua no pote es creada en un sala de studia, como un esente vivente no pote es creada en la retorta de un cimiciste”. Esta frase sona tan bela e “saja” ce per la majoria vasta de persones lo lasa ja no duta ce un lingua artifisial es un cosa enfantin.

Vi aŭdis ekzemple frazon “lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto”; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj “saĝe”, ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanaĵo.

E an tal, si esta persones ta ave la capasia propre de critica sufisinte per fa un demanda peti, multe peti – “perce?” – alora esta frase forte ta perde tota sensa en sua oios en un momento, car los ta vide ce no responde lojical esiste, e ce esta frase es un colie de parolas bela sonante cual ave no funda lojical an la plu peti.

Kaj tamen se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon “kial?” – tiam tiu ĉi laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon, ĉar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu ĉi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eĉ la plej malgrandan logikan fundamenton.

Esata esta mesma frase ta pote es usada ance contra la alfabeta artifisial, cual la umanas usa ja tan longa con un benefica la plu grande per se, e contra la viaja artifisial aidada par vapor o bisicle, e contra tota nosa sivilia artifisial! E la persones repete ostinosa esta frase e frases simil sempre cuando alga nova idea usosa apare.

Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de vaporo aŭ velocipedo, kaj kontraŭ nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo…

O, frase, frase, frase, cuando tu va sesa rena supra la spiritos de la persones?

Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regi super la spiritoj de la homoj! ¶

Vos ia oia ce un lingua artifisial no es posible, ce persones no va comprende la un la otra en lo, ce cada popla va usa lo en un modo diferente, ce on pote espresa no cosa en lo, etc, etc. Si nos fa ce on persepi ce tota estas es cosas cual, con un dosa la plu peti de onestia e bonvole, cadun pote esamina fasil e pratical, e ce simple tota esta persones frasosa no vole esamina acel sur cual los parla en un tal tono autoriosa, ma per la aplaudi de la popla los prefere clui sua oios e lansa mugre a la cosa sola car lo es nova e ancora no modosa – alora tota esta frases es ja mostrada como no sola riable, ma direta ofendente.

Vi aŭdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ĝi homoj ne komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados ĝin alie, ke en ĝi oni nenion povas esprimi, k.t.p. k.t.p. Se ni turnos atenton, ke ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono, sed pro la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj ĵetadi koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda, – tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne sole ridindaj, sed rekte indignigaj.

En loca de lansa sieca frases, vade e regarda – e alora vos va vide ce tota vosa parolas es simple mentis conoseda. Vos va vide ce, en realia, un lingua artifisial esiste ja longa en fato, ce persones de nasiones la plu diversa usa lo ja longa con benefica la plu grande, ce los comprende eselente e la plu esata la un la otra, como par scrive, tal ance par boca – ce persones de tota nasiones usa lo en un modo intera egal per cadun. Sua leteratur ja multe rica e diversa va mostra a vos, en un modo tota vidable par la oios, ce tota sutiles de la pensa e senti umana pote es espresada en lo en la manera la plu bon…

Anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru kaj rigardu, – kaj tiam vi vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas ĝin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe; ke homoj de ĉiuj nacioj uzas ĝin ĉiuj tute egale; ĝia jam tre riĉa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke ĉiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la plej bona maniero…

En loca de babela sieca asurdas teorial diversa, vade e regarda la fatos cual esiste ja longa, es fasil esaminable per cadun, e es sin duta e nonegable – e alora no duta va resta per vos ce asoluta no motivas esiste cual parla contra la introdui de un lingua artifisial en la usa comun.

Anstataŭ blinde babiladi diversan teorian sensencaĵon, iru kaj rigardu la faktojn, la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn, - kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute neniaj. ¶

Nos ta revade aora a lo sur cual nos ia parla a la comensa de esta capitol, cual es per dise: nos ta imajina ce un congresa de representores de tota renas la plu importante ia colie se per eleje un lingua internasional. Nos ta regarda cual spesie de lingua los pote eleje. No difisil va es demostra ce nos pote previde sua eleje no sola con credablia multe grande, ma an con sertia e esatia plen.

Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu ĉi ĉapitro, t.e. ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco kaj precizeco. ¶

De tota cual nos ia dise a supra sur la bonis enorme de la linguas artifisial en compara con la linguas natural, lo segue ja par se mesma ce sola un lingua artifisial pote es elejeda. An tal, nos ta suposa per un momento ce, triste, la congresa intera es plen composada de la costumores ostinosa e la enemis de tota cosa nova, e ce la idea veni en sua testas ce plu bon ta es eleje un lingua natural, nonconveninte en tota relatas, plu bon ca un lingua artifisial plu conveninte a sento veses. Nos ta regarda lo cual aveni alora.

El ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos.

Si los desira eleje alga lingua vivente de un de la nasiones esistente, alora on va trova asi, como un impedi enorme, no sola la invia mutua de la poplas, ma ance la teme intera natural de cada nasion ja simple par causa de sua esiste – car on pote comprende completa ce acel popla, de cual sua lingua es elejeda como internasional, va reseta pronto un suprapotia tan enorme supra tota otra poplas ce lo va crase e engoli simple los.

Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos.

Ma nos ta suposa ce la delegadas de la congresa va atende ja esta en no modo, o ce los va eleje alga lingua mor, latina per esemplo, per evita la invia mutua e la engoli mutua – donce cual va aveni alora? La aveni va es multe simple ce la deside de la congresa va resta simple leteras nonvivente e en fato va ateni nunca sua reali.

Sed ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion ĉi, aŭ ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, – kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon.

Cada lingua natural, si vivente, o ancora plu si mor, es tan xocante difisil ce aprende lo, a la min en un modo alga profonda, es posible sola per persones ci ave un cuantia grande de tempo libre e recursos grande de mone. Como resulta, nos no ta ave un lingua internasional en la sensa vera de esta parola, ma sola un lingua internasional per la clases la plu alta de la sosia.

Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo.

Ce la situa es tal e no diferente, esta es mostrada a nos no sola par la lojica, sed esta ia es ja longa mostrada a nos, en un modo vidable per nosa oios, par la vive mesma. En realia, la lingua latina es ja longa elejeda par tota governas como internasional. E ja longa en la liseos en tota paises, par comanda de la governas, la jovenes dedica obligada un serie completa de anios a la mestri de esta lingua – e an tal, esce on ave multe persones ci posese libre la lingua latina?

Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion ĉi montras al ni ne sole la logiko, sed tion ĉi jam longe okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj laŭ ordono de la registaroj la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu ĉi lingvo, – kaj tamen ĉu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan?

Seguente, la deside de la congresa ta dona no cosa nova a nos, ma lo ta pare como sola un repete nondirijeda e sin fruta de acel deside cual es ja longa fada e an realida, ma sin cualce resulta.

La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen ia rezultato.

En nosa tempo, no deside, an de un congresa la plu autoriosa, pote a alga tempo dona a la lingua latina acel fortia cual lo ia ave en la sentenios medieval. Alora tota governas, la sosia intera, la eglesa omnipotiosa intera, e an la vive mesma ia favore no sola sua internasionalia, ma an sua rena asoluta. Alora lo ia presenta la funda de cada spesie de siensa e sabe. Alora on ia dedica a lo la parte la plu grande de la vive, lo ia puia a via tota linguas propre par se mesma, on ia aprende lo e labora sur lo en un modo obligada, ja sola car la persones instruida no ia ave simple la posible de espresa se en sua propre linguas – e an tal, an con tota, la lingua no sola ia cade, ma, an en sua tempo la plu bon, lo ia es e ia pote es sola un posese de la clases elejeda de la sosia!

En nia tempo nenia decido eĉ de plej aŭtoritata kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ĝi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por ĝia internacieco, sed eĉ por ĝia absoluta reĝado unuanime staris ĉiuj registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova eklezio, kaj eĉ la vivo mem, tiam ĝi prezentis la fundamenton de ĉia scienco kaj de ĉia scio, tiam al ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la vivo, ĝi elpuŝis per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis ellernata kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi sin, – kaj tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis, sed eĉ en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur apartenaĵo de la elektitaj klasoj de la societo!

Entretempo, si on ta eleje un lingua artifisial, pos alga menses lo ta pote es ja eselente poseseda a un ves par tota la mundo, par tota sferas de la sosia umana, no sola la intelijentes e ricas, ma an la viletanes la plu povre e noninstruida.

Dume en okazo de elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj. ¶

Donce vos vide ce la congresa futur tota no pote eleje alga lingua estra un lingua artifisial. Eleje alga lingua natural, cuando nos ave la posible de eleje un lingua artifisial, cual es plu bon en tota relatas ca la linguas natural, a grado enorme, sin duta, e vidable par nosa oios, es tan nonsaja como envia alga cosa de Paris a San Peterburg par cavalos cuando nos ave la posible de fa esta par ferovia.

Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaŭ la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo.

No congresa pote fa un tal eleje. Ma si nos ta suposa an ce la congresa considera tan multe e es tan siecida par la abituas costumal ce el fa un tal eleje asurda, an con tota, alora, par la fortia de la situas, esta eleje va resta intera egal como leteras nonvivente, e en fato la demanda de un lingua internasional va resta nonsolveda en la vive per la tempo asta cuando, plu o min pronto, un congresa nova colie se e eleje un lingua artifisial.

Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova kongreso kaj elektos lingvon artan. ¶

Donce nos sujesta ce vos nota en vosa memorias la conclui a cual nos ia veni, cual es per dise: un lingua internasional de la jeneras futur va es sola e serta un lingua artifisial.

Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta. ¶

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 23 marto 2024 (17:14 UTC).