LA ESENSE E FUTUR DE LA IDEA DE UN LINGUA INTERNASIONAL
Capitol 1 · Capitol 2 · Capitol 3 · Capitol 4 · Capitol 5 · Capitol 6 · Capitol 7 · Capitol 8

Un reporta scriveda par Sr Unuel[¹] e lejeda (en un forma alga cambiada e cortida) par Sr L. de Beaufront en la congresa de la Asosia Franses per la Avansa de la Siensas (Paris, 1900).

Raporto verkita de s-ro Unuel kaj legita (en formo iom ŝanĝita kaj mallongigita) de s-ro L. de Beaufront en la kongreso de l’Association Française pour l’Avancement des Sciences (Parizo, 1900).

Capitol 1

Mostra ance la testo orijinal

Tota ideas, cual va ave un rol importante en la istoria umana, ave sempre la mesma fortuna egal. Cuando la ideas apare, la persones contempora encontra los con no sola un desfida notable ostinosa, ma an un enemia nonesplicable. La abrivias de esta ideas debe batalia multe e sufri multe. On regarda los como persones loco, enfantin nonsaja, o final e direta como persones multe nosiva.

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn.

On ave persones ci ocupa se con asurdas de tota spesies multe nondirijeda e nonusosa, cuando estas es mera a la moda e en conforma con la ideas costumal de la popla. An cuando tal persones benefica no sola de tota bones de la vive, ma ance de la nom onorosa de “persones instruida” o “rolores usosa en la popla”, la abrivias de ideas nova encontra no otra cosa estra burlas e atacas.

Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de “instruituloj” aŭ “utilaj publikaj agantoj”, la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj;

La enfante vagante, ci encontra prima los, e ci ia aprende ja vera poca, regarda la abrivias de alta e dise a los ce los ocupa se en cosas nonsaja. La jornaliste, ci encontra prima los, scrive articles e notas “astuta” sur los, sin aseta la taxe de conose, a la min a alga grado, la cosa sur cual la abrivias labora vera. E la popla, ci vade sempre como un manada de oveas pos la persones criante, fa ries e riones, e no demanda se, an per un minuto, esce on ave an un gota de sensa e lojica en tota esta burlas “astuta”.

la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili “spritajn” artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi “spritaj” mokoj.

Sur esta ideas, “la moda es” parla en no otra modo estra un surie de ironia e nonrespeta. Donce A e B e C condui ance tal, e tota de los teme entra, an per un minuto, en pensas seria sur la idea burlada, car los “sabe ja” ce “vera lo conteni sola cosas nonsaja”, e los teme ce, en alga modo, on ta ajunta los mesma a la grupo de “acel persones nonsaja” si los atenta relata seria a esta cosa nonsaja an per un minuto corta. La persones es stonada “como, en nosa tempo pratical, tal fantasiores pote apare, e per cual razona on no pone los en la casas de locos”.

Pri tiuj ĉi ideoj “estas modo” paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C, kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo, ĉar li “scias antaŭe”, ke “ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion”, kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de “tiuj malsaĝuloj”, se li eĉ en la daŭro de unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La homoj miras, “kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj”. ¶

Ma alga tempo pasa. Pos un serie longa de batalias e sufris, la “bufones fantasiante” ia ateni la gol. La umanas ia deveni denova plu rica par un reali importante, e los estrae de lo la usas la plu vasta con formas la plu diversa. Alora la situa cambia.

Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la “buboj-fantaziuloj” atingis la celon. La homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ĝi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas.

La cosa nova, cual ia deveni ja forte, pare a la persones es tan simple, tan “comprendable par se mesma” ce on no comprende como on ia pote vive sin lo tra milenios longa. Cuando la desendentes leje la racontas de la disposa oposante de la persones ci ia es contempora con la nase de la idea, los vera no vole crede, e los pensa ce tota esta ia es imajinada par la scrivores de istoria per burla la jeneras mor.

La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel simpla, tiel “komprenebla per si mem”, ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj.

“Esce,” los dise, “la mundo intera a acel tempo ia es vera composada de persones stupida? Esce persones ia esiste vera, ci ia denunsia la abrivias con tal oposas asurda? E esce la otra persones ia resta silente, e la enfante prima de sinco anios, ci encontra los, no ia dise a esta criticores: ‘Seniores, vosa parolas es vera xocante, asurda, e sin funda, e la replica es ja situada direta ante vosa nases!’? Tota no comprendable! Clar, la istoristes esajera!”

“Ĉu efektive”, ili diras, “la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: ‘sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo!’? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!” ¶

Leje la istoria de la nase de cristianisme e de alga ideas grande en la campo de moralia, filosofia, e siensa. Leje la istoria de la descovre de America, de la introdui de ferovias, etc, etc. En cada loca, intera la mesma cosa. “Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu.” [deutx: La nara es vea, donce lo resta sempre nova.] La lus apare como un cosa nesesada a la person ci sta distante, ma a los ci sta prosima, lo talia sua oios e los labora per estingui lo.

Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k.t.p. k.t.p. Ĉie tute tio sama. “Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu”. La lumo aperas kiel necesa bezonataĵo al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj ĝi tranĉas la okulojn kaj ili penas estingi ĝin.

La idea de Colombo, ce “un via ueste a India debe esiste”, pare a nos aora es tan simple, tan natural. E vera nos no vole crede ce, a un eda pasada, persones ia pote esiste ci sabe ja ce la tera es un globo, ma ci es capas de duta ce on pote veni a cada pais no sola de este, ma ance de ueste, e ce on pote trova paises interesante e nonconoseda a nos en esta ueste nonesplorada.

La ideo de Kolumbo, ke “devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon”, ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento, kaj ke en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas eble troviĝi ne konataj al ni interesaj landoj.

Cuando nos leje la oposas cual on ia fa alora a Colombo – per esemplo, ce no person ia viaja ja a ueste de Europa, donce esta no es posible; ce Dio ia proibi ce on fa esta; ce la barcones va desende a su e no va pote asende denova per reveni…; etc – nonvolente, nos demanda nos como persones matur ia pote parla tal cosas asurda, ante cual cada enfante en nosa tempo ta roji. E an tal, en acel tempo, on ia opina ce esata esta oposas naive es veras cual permete no duta, opinas la plu lojical de tota la mundo pratical, e on ia trata la ideas de Colombo como cosas enfantin cual merita no spesie de atende.

Kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Eŭropo veturis, sekve ĝi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion ĉi fari, ke la ŝipoj malleviĝados malsupren kaj ne povos returne leviĝadi supren… k.t.p., – ni kontraŭvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaĝaj povis paroli tiajn sensencaĵojn, pro kiuj en nia tempo ruĝiĝus ĉia infano. Kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton.

Cuando on ia mostra a la mundo la fortia de la vapor e sua manera de usa, on ta suposa ce cual person pratical ta pote dona cualce razona contra lo? E an tal, la inventor ia debe tolera tan multe batalias, sufris, e burlas per multe anios! E an cuando on ia susede ateni la gol, cuando en England la locomotivas ia es ja seguente sua cursos en un modo enorme usosa per tre anios completa, an alora, sur la continente de Europa, persones instruida e an corporas instruida intera no ia regarda simple e no ia deveni convinseda, ma los ia scrive ancora teses en pensa profonda cual dise ce la construi de locomotivas es un empresa enfantin, ce lo no es posible, ce lo es nosiva, etc.

Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ĝian uzeblecon, ŝajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontraŭparoli kontraŭ ĝi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj eĉ tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj kaj eĉ tutaj instruitaj korporacioj, anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi, skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas ne ebla, ke ĝi estas malutila k.t.p.

Como esta es? nos demanda nos. Esce esta ia es un spesie de stupidia epidemica en cada person? Esce tal jeneras ia esiste vera? Si, tal jeneras ia esiste, e nos, ci es aora stonada, es vera no plu bon ca los, e nosa netos no va es plu bon ca nos. Tota esta persones an con sua oposas e atacas ofendente asurda no ia es stupida, an si cisa los pare tal a nos aora.

Kio tio ĉi estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco? ĉu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Ĉiuj tiuj ĉi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontraŭparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj.

Sua culpa intera ia ave sola esta forma: seguente la inertia spirital natural de cadun de nos, o los no ia vole judi la apares nova naseda – preferente restrinje se a ries cual aida sua sania – o los ia comensa judi con un convinse ja preparada ce la cosa proposada a los es nonrealable. E los ia labora per conforma tota sua razonas a acel convinse ja fada, sin persepi ce esta razonas ave intera no funda, e contra la razonas de la defendores de la idea nova los ia clui sua serebros par securadores la plu durante. E donce la razonas de la defendores, ci ia labora per demostra la posiblia de la cosa “sur cual cadun sabe ja ce lo no es posible”, ia debe pare tan enfantin a acel persones inerte como sua oposas de acel tempo pare aora a nos.

Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank’ al la natura spirita inercio de ĉiu el ni, ili aŭ tute ne volis prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, aŭ alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj ĉi argumentoj, kaj kontraŭ la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, “pri kio ĉiuj ja scias, ke ĝi estas neebla”, devis ŝajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj. ¶

A tal ideas – cual pare a la contemporas como fantasias vacua, e a la desendentes como cosas tan natural ce los no comprende como la persones ia vive sin los tra milenios – a tal ideas esta parteni ance: la idea de introdui un lingua comun per la comunicas entre poplas diversa. Cuando nosa desendentes va leje en la istoria ce la umanas, esta res de la tera, esta representores la plu alta de la inteleto de la mundo, esta dios minor, ia vive, la unes con la otras, tra milenios longa sin comprende mutua, los simple no va vole crede.

Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi, – al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj ĉi reĝoj de la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos kredi.

“Vera, per esta on no ia nesesa un spesie de fortia supernatural,” los va dise. “Cadun de esta persones ia posese serta un colie de sonas abitual, per cual el ia pote es comprendeda en un modo tota esata par sua visinas la plu prosima. Donce como los no ia veni a la idea de acorda entre se ce on ta introdui un de tal colies de sonas abitual per la comprende mutua entre tota persones? En un modo simil, per la plu de la poplas instruida, on ia introdui ja ante multe tempo un colie abitual de mesuras, un alfabeta abitual, alga sinias musical abitual, etc!”

“Por tio ĉi oni ja bezonis nenian supernaturan forton, ili diros; ĉiu el tiuj ĉi homoj posedis ja kolekton da kondiĉaj sonoj, per kiuj li tute precize kompreniĝadis kun siaj plej proksimaj najbaroj, – kiel do ne venis al ili en la kapon konsentiĝi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondiĉaj sonoj estu enkondukita por la reciproka kompreniĝado inter ĉiuj, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu kondiĉa alfabeto, unuj kondiĉaj muzikaj signoj k.t.p.!”

Nosa desendentes va es indiniada cuando los aprende ce la persones, ci ia labora per la introdui de un lingua comun, ia es burlada par jestis contempora como manicas, bufones, ci no ia merita la nom de persones seria; ce cadun con testa vacua ia pote broma en la jornales sur esta persones, tan multe como el ia vole, e ce on ia ave no person ci ta dise a acel testas vacua: “Vos pote trova ce esta ideas es realable o nonrealable – ma burla los, an sin comensa conose los, es vergoniosa, seniores!”

Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj troviĝis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: “vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj, – sed moki ilin, eĉ ne konatiĝinte kun ili, estas honte, sinjoroj!”

Nosa desendentes va fa riones de la cor cuando los oia acel oposas naive cual multe de nosa contemporas ia fa contra la idea jeneral de un lingua internasional, e de la idea spesial de un lingua artifisial.

Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili aŭdos tiujn naivajn kontraŭparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale.

Tal, como nos relata con un surie compatiante a acel de nosa treavos ci cisa ia protesta contra la introdui de un alfabeta artifisial ante alga milenios, criante con la sertia de un instruida – ma intera sin atesta – ce medias per espresa nosa pensas es ojetos organal, natural, creada par la istoria (la scrive par desinias ieroglifal) e no capas de “es creada en un sala de studia” – tal nosa desendentes va burla aceles de nosa contemporas ci declara autoriosa ce un lingua no pote es artifisial creada, sola par causa de la fato noninformosa ce la linguas presente mesma ia crea en un modo sieca. “Asta aora no ia es, donce no pote es!”

Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaŭ kelke da miljaroj eble protestis kontraŭ la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnaĵoj) kaj ne povanta “esti kreita en kabineto”, – tiel niaj posteuloj mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreiĝis blinde per si mem, aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. “Ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti!” –

“Como me pote crede,” un aprendor con des anios de eda va dise a sua instruor en la sentenio veninte, “ce on ia ave persones ci ia nega la posiblia de esiste de un lingua artifisial cuando, ante sua nases, un tal lingua ia esiste ja, ia ave ja un leteratur rica, e ia reali ja en la pratica tota funsiones cual on pote esije de un lingua internasional, e esta seniores, en loca de babela sempre par teorias asurda, ia debe sola abri sua oios e regarda! Esce lo es posible ce persones matur ta parla sempre en frases asurda refinada sur alga difere de la organos de vose entre la poplas, cuando cada enfante ia vide a cada paso ce membros de un popla parla estrema bon en la lingua de un otra popla!” E la instruor va responde: “Esta es vera noncredable, ma lo ia aveni an tal!”

“Kiel mi povas kredi”, diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, “ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ ilia nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam riĉan literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj ĉi sinjoroj, anstataŭ babiladi ĉiam teorian sensencaĵon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi! Ĉu estas eble, ke homoj maturaĝaj parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia diferenco de la voĉaj organoj ĉe la popoloj, kiam ĉiu infano vidis sur ĉiu paŝo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!” Kaj la instruanto respondos: “ĝi estas efektive nekredebla, kaj tamen ĝi tiel estis!” ¶

A la otra lado, en la tempo presente en la conserna de un lingua internasional, la costum e inertia spirital comensa gradal sede a la sensa sana comun. Ja tra un tempo longa, asi o ala en jornales e revistas diversa, articles apare plen de aproba per la idea mesma e per sua bataliores. Ma esta articles es ancora timida, como si la autores teme ce on no debe esposa los a desonora publica.

Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batalantoj. Sed tiuj ĉi artikoloj estas ankoraŭ senkuraĝaj, kvazaŭ la aŭtoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro.

Esta voses timida es perdeda en la coro multe forte de la criores e burlores, tal ce la majoria vasta de la popla, ci es abituada de vade sola a la loca do on cria la plu forte, e de opina ce cada burlor es saja, cada atacor es brava, e cada person atacada es culpable, regarda ancora la idea de un lingua internasional como un fantasia enfantin asurda. Nos no atenta convinse esta popla, car tota nosa parolas ta mori futil. Sola la tempo va convinse lo. Doman, lo va construi monumentos a la abrivias de la idea con acel mesma senti manadin con cual lo lansa oji mugre a los.

Tiuj ĉi senkuraĝaj voĉoj perdiĝas en la laŭtega ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej laŭte, kaj opiniadi ĉiun mokanton saĝulo, ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo, ĉiam ankoraŭ rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj vortoj pereus vane. Ĝin konvinkos nur la tempo. Morgaŭ ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu ĝi hodiaŭ superĵetas ilin per koto.

Nosa leson es sola definida per los ci ia atenta relata a nosa idea con judi nondependente, ma ci, su la influe de opinas variosa oiada, ia perde sua ecuilibra, no sabe como los debe disposa, ta desira crede, e es tormentada a la mesma tempo par dutas constante. Per los nos va analise asi la demanda, esce nos, la amis de la idea de un lingua internasional, labora per alga utopia – e esce nos es menasada par la peril ce tota nosa laboras va mori futil, como nosa oposores fa crede, o esce nos vade a un gol clar definida, nondutable, e asoluta atenable.

Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun juĝo memstara, sed sub la influo de diversaj aŭditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentiĝas per konstantaj duboj. Por ili ni tie ĉi analizos la demandon, ĉu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj ĉu minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontraŭuloj, aŭ ĉu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota. ¶

Nos sabe, escutores respetada, ce vos es abituada de relata respetosa a sola acel razonas cual es plenida con multe sitas, entreteseda con multe nomes forte e autoriosa, e briliante con un monton grande de frases falsa siensin e alta volante. Nos averti vos ce tota esta no va es trovada en nosa leson.

Ni scias, estimataj aŭskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke ĉion tion ĉi vi en nia parolo ne trovos.

Si vos trova ce vos debe atende sola acel cual es liada con nomes forte, leje alga cosa scriveda sur un lingua internasional, e vos va trova ala un serie longa de siensistes gloriosa e autoriosa ci ia labora per la idea de un lingua internasional. Ma asi nos va abandona tota balasto nonesesada e va parla a vos sola en la nom de la lojica nuda. No atende la dises de Pedro o Johann, ma considera par vos mesma. Si nosa razonas es coreta, aseta los – si los era, lansa los a via, an si miles de nomes forte sta pos los.

Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun laŭtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj aŭtoritataj scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie ĉi forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano, sed pripensu mem. Se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin, – se ili estas malĝustaj, forĵetu ilin, se eĉ miloj da laŭtaj nomoj starus post ili. ¶

Nos va analise sistemosa la demandas seguente: 1) esce on nesesa un lingua internasional; 2) esce lo es posible en prinsipe; 3) esce on ave un espera ce vera on va introdui lo en pratica; 4) cuando e como on va fa esta, e cual spesie de lingua on va introdui; 5) esce nosa labora presente gida a alga gol definida, o esce nos ata ancora sieca e risca ce nosa laboras va mori futil, e persones pratical debe ancora sta separada de nos asta cuando “la cosa clari se”.

Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: 1) ĉu lingvo internacia estas bezona; 2) ĉu ĝi estas ebla en principo; 3) ĉu ekzistas espero, ke ĝi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj kiamaniere tio ĉi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis “la afero klariĝos”. ¶


[¹] Un nom falsa, leteral “un de” [la popla] en esperanto

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 23 marto 2024 (17:14 UTC).