LA ESENSE E FUTUR DE LA IDEA DE UN LINGUA INTERNASIONAL
Capitol 1 · Capitol 2 · Capitol 3 · Capitol 4 · Capitol 5 · Capitol 6 · Capitol 7 · Capitol 8

Capitol 4

Mostra ance la testo orijinal

Esce un lingua internasional va es introduida a alga tempo? Si nos ia veni a la conclui ce un lingua internasional ta trae un benefica enorme a la umanas, e ce sua esiste es posible, de esta du concluis la conclui esflue ja par se mesma ce un tal lingua va es serta introduida a un tempo o un otra, car, si no, nos ta debe nega en la umanas la esiste de tota spesie de intelijentia an la plu fundal.

Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita? Se ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝia ekzistado estas ebla, el tiuj ĉi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie ni devus nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligenteco.

Si un lingua capas de reali la rol internasional no ta esiste ancora aora, ma ta debe ancora es creada, alora un responde a la demanda fada a la comensa de esta capitol ta es en duta, car on no ta sabe ancora esce on va pote crea un tal lingua. Ma nos sabe serta ce vera multe linguas esiste, e ce on ta pote defini cada de los como internasional en un caso de nesesa, con sola la difere ce un de los ta conveni plu per esta gol, e un otra ta conveni min. Donce tota es preparada, e nos nesesa sola fa la desira e eleje – e ja en un tal situa, la responde a la demanda fada a supra no pote es en duta.

Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus, sed devus ankoraŭ esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu ĉi ĉapitro estus duba, ĉar estus nesciate ankoraŭ, ĉu oni povos krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke ĉiu el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taŭgus por tiu ĉi celo kaj alia malpli. Ni havas sekve ĉion pretan kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, – kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba.

La persones vive un vive consensa, e los dirije nonsesante a sua bonia. Donce si nos sabe ce esta o acel cosa promete a la persones un benefica enorme e nondutable, e ce lo es atenable per los, alora nos pote sempre predise con sertia plen ce, de acel momento cuando la persones comensa atende esta cosa, los va dirije ja ostinosa a lo, sempre plu, e los no va para sua dirije tra la tempo longa asta cuando los ateni la cosa.

La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aŭ alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ĝi estas por ili atingebla, ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu ĉi afero, ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos.

Si du grupos umana es separada la un de la otra par un rieta, ma los sabe ce la comunica mutua ta es multe usosa, e los vide ce plances per junta ambos rivas reposa completa preparada ante sua manos, alora on no nesesa es un profeta per predise con sertia completa ce, a esta tempo o acel, un plance va es lansada a traversa de la rieta, e la comunica va es organizada.

Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre utile komunikiĝadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kuŝas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue tabulo estos transĵetita trans la rivereto kaj komunikiĝado estos aranĝita.

Lo es vera ce alga tempo pasa comun en esita, e esta esita es comun causada par escusas la plu asurda: persones saja dise ce dirije se a la organiza de comunica es un cosa enfantin, car nun de los ocupa se en pone plances supra un rieta, e car esta idea es vera no a la moda; persones esperiosa dise ce la asendentes no ia pone plances supra un rieta, donce lo es un utopia; persones instruida demostra ce la comunica pote es sola un cosa natural, e ce la organisme umana no pote move se sur plances, etc. An tal, a un tempo o un otra, un plance es poneda a traversa, e la comunica es organizada.

Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en ŝanceliĝado, kaj tiu ĉi ŝanceliĝado estas ordinare kaŭzata de la plej sensencaj pretekstoj: saĝaj homoj diras, ke celado al aranĝo de komunikiĝo estas infanaĵo, ĉar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto kaj tiu ĉi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj diras, ke la antaŭuloj ne metadis tabulojn trans rivereto, sekve ĝi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikiĝado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, k.t.p. Tamen pli aŭ malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikiĝado estas aranĝata.

Lo ia es tal con cada idea usosa, lo ia es tal con cada inventa usosa. Apena pos cuando la persones nonprejudosa ia veni a un conclui nondutable ce la cosa donada es multe usosa e simultan realable, los ia pote ja sempre sabe con sertia completa ce, a esta tempo o acel, la cosa va es serta asetada, an con cada spesie de batalia a la lado de la persones costumal. Car esta es garantiada no sola par la intelijentia natural de la umanas, ma ance par sua dirije a sua bonia e profita pratical. Va es ance tal con la lingua internasional.

Tiel estis kun ĉiu utila ideo, tiel estis kun ĉiu utila elpenso; apenaŭ la senantaŭjuĝaj homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis ĉiam scii antaŭe kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue la afero nepre estos akceptita, malgraŭ ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj; ĉar tion ĉi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankaŭ ĝia celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankaŭ kun la lingvo internacia.

En la longia de multe sentenios, la persones, ci no ia nesesa ancora multe un lingua internasional, no ia entra en pensas sur esta demanda. Ma aora, cuando la comunicas fortinte entre la persones ia fa ce los persepi esta demanda, aora, cuando la persones ia comensa es convinseda ce un lingua internasional va trae un benefica enorme a los, e ce lo es atenable, los va dirije ja se a lo, sempre plu e sin cualce duta, sua nesesa va deveni sempre plu sentable per los a cada dia, e los no va calmi se ja tra la tempo longa asta cuando la demanda va es solveda. Esce vos pote duta esta? Serta no!

En la daŭro de multaj centjaroj la homoj, ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensiĝadis pri tiu ĉi demando; sed nun, kiam la fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu ĉi demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkiĝadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados al ĝi ĉiam pli kaj pli, ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita. Ĉu vi povas tion ĉi dubi? Certe ne!

Cuando esta va veni – nos no intende predise aora. Pote es ce lo va veni pos un anio, pos des anios, pos sento anios, o an pos alga sentos de anios. Ma un cosa es ja nondutable: lo no importa cuanto la abrivias prima de esta idea va debe sufri, e an si esta idea ta adormi a multe veses per desenios intera, lo va mori ja nunca. Sempre plu frecuente e plu ostinosa la voses va sona per esije la introdui de un lingua internasional, e final, a esta tempo o acel – si la demanda no es solveda de la sosia mesma – la governas de tota paises va debe sede, organiza un congresa internasional, e eleje un lingua de alga spesie como internasional.

Kiam tio ĉi venos – ni ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj, – sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo, kaj se eĉ tiu ĉi ideo multajn fojojn endormiĝadus je tutaj dekjaroj, ĝi jam neniam mortos: ĉiam pli ofte kaj pli obstine eksonados voĉoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aŭ malpli frue – se la demando ne estos solvita de la societo mem – la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian.

Asi on pote ave sola un demanda sur la tempo. Algas de vos va dise ce esta va veni multe pronto; otras va dise ce lo va veni sola en un futur la plu distante. Ma ce esta fato va veni jeneral e ce la umanas, vidente la benefica enorme e a la mesma tempo la realablia de un lingua internasional, no va resta eterna noncurante per esta idea como un colie de esentes sin defende e sin comprende la un la otra – serta, nun de vos duta esta per an un minuto. Donce nos sujesta ce vos nota en vosa memorias la conclui tre a cual nos ia veni, cual es per dise:

Tie ĉi povas esti nur demando pri la tempo: unuj el vi diros, ke tio ĉi venos tre baldaŭ, aliaj diros, ke ĝi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu ĉi fakto entute iam venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu ĉi afero kaj senhelpa anaro da ekzistaĵoj, ne komprenantaj unu alian – pri tio ĉi certe neniu el vi dubas eĉ minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro la trian konkludon, al kiu ni venis, nome: ¶

“A un tempo o un otra, un lingua internasional va es serta introduida.”

“Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita.”

Asi nos va fa un pausa peti, e va dise alga parolas sur nos, bataliores per la idea de un lingua internasional. De tota cual nos ia demostra, vos vide ce nos es en no modo fantasiores e utopistes de acel spesie cual cisa multe de vos ia vide en nos, e como multe jornales depinta nos, sin desira entra en la esense de la cosa per cual nos batalia.

Tie ĉi ni faros malgrandan paŭzon kaj diros kelke da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El ĉio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj eniĝadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas.

Vos vide ce nos batalia per un cosa cual va trae un benefica enorme a la umanas, e cual va es serta atenida a un tempo o un otra. Donce cada person pratical pote junta se a nos con coraje, sin teme la burlas de la popla nonsaja e nonpensante. Nos batalia per un cosa completa considerada e serta, e donce no spesies de burla o ataca va colpa nos de sur la via. La futur parteni a nos.

Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli aŭ malpli frue nepre estos atingita. Ĉiu prudenta homo povas sekve kuraĝe aliĝi al ni, ne timante la mokojn de la malsaĝa kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco apartenas al ni.

Ta ce nos suposa an ce esta forma de lingua internasional, per cual nos batalia, va evidenti en la futur como un era, e ce un lingua internasional futur no va es lo cual nos ia eleje. Ma esta tota no debe confusa nos, car nos batalia no per la forma, ma per la idea, e nos ia dona un forma concreta a nosa batalia sola car batalias de tota spesies astrata e teorial gida comun a no resulta.

Ni supozu eĉ, ke tiu formo de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montriĝos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis, – sed tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas.

A su, nos va demostra ce an esta forma concreta de la lingua es ance tota considerada e ave un futur nondutable. Ma si vos ta duta an esta, la forma tota no restrinje nos. Si esta forma evidenti como un era, nos va cambia lo doman e, en un caso de nesesa, nos va cambia lo denova a la dia pos doman. Ma nos va batalia per nosa idea tra la tempo longa asta cuando on va reali plen lo a esta tempo o acel.

Malsupre ni pruvos, ke eĉ ankaŭ tiu konkreta formo de la lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi eĉ tion ĉi dubus, la formo ja neniom nin ligas: se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin post-morgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita.

Si nos, ci obedi la vose de la egoisme noncurante, ta asteni de nosa laboras sola car cisa, con la tempo, la forma de la lingua internasional va difere de acel per cual nos labora, alora esta ta ave la mesma sinifia como, per esemplo, refusa la usa de vapor car cisa, a pos, on va trova un media plu bon de comunica, o refusa bonis de governa car cisa, a alga tempo seguente, on va trova formas plu bon per construi un rena.

Se ni, obeante la voĉon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio ĉi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikiĝado, aŭ rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo.

Aora nos es ancora debil, e cada enfante vagante pote ancora burla nos e jesti a nos con sua ditos. Ma la rior ultima rie la plu bon. Nosa idea progresa lenta e difisil. Lo pote aveni vera ce la majoria de nos no va vive asta acel momento cuando la frutas de nosa ativia va apare, e ce nos va es ojetos de burlas asta la mori mesma. Ma nos va vade a la tomba con la consensia ce nos idea no va mori, ce lo pote nunca mori, ce a un tempo o un otra lo debe ateni la gol.

Nun ni estas ankoraŭ malfortaj kaj ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj; sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de nia agado kaj ĝis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke ĝi morti neniam povas, ke pli aŭ malpli frue ĝi devas atingi la celon.

E an si, fatigada par la laboras nongrasiada, nos ta lasa la manos cade en despera e apatia – intera egal, la idea no va mori. En loca de la bataliores fatigada, bataliores nova va apare. Car nos repete denova ce, si es estra duta ce un lingua internasional ta trae un benefica enorme a la umanas, e ce lo es atenable, alora, en un tal situa, no person ci no es siecida par costum pote ave cualce duta ce, a un tempo o un otra, el va es serta atenida, e nosa laboras constante va fa la umanas recorda eterna tra la tempo longa asta cuando la idea de un lingua internasional va es realida.

Kaj se eĉ, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, – tute egale, la afero ne mortos: anstataŭ la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; ĉar ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino povas esti ia dubo, ke ĝi pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, ĝis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita.

La desendentes va bondise nosa memoria. E a acel persones saja ci dise aora ce nos es fantasiores, los va relata tal como nos relata aora a la contemporas saja de la descovre de America, de la inventa de veculos de vapor, etc.

La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj saĝaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k.t.p.

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 4 april 2024 (17:36 UTC).