GRAMATIKO
Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio

Subfrazoj

Kiel frazo, subfrazo enhavas subjekton kaj verbon, sed ĝi formas parton de pli granda frazo.

Ĉiu frazo entenas ĉeffrazon. Tion oni povas modifi diversmaniere per unu aŭ pli multaj subfrazoj. Se subfrazo modifas substantivan vortgrupon, oni nomas ĝin rilata subfrazo (aŭ adjektiveca subfrazo). Se ĝi modifas verbon aŭ la tutan ĉeffrazon, oni nomas ĝin adverbeca subfrazo. Kaj se ĝi ludas la rolon de substantivo, oni nomas ĝin substantiveca subfrazo.

Krome, frazo povas enhavi pli ol unu ĉeffrazon.

Rilataj subfrazoj

Rilata subfrazo (aŭ adjektiveca subfrazo) estas subfrazo, kiu modifas substantivon. Rilataj subfrazoj sekvas la substantivojn modifatajn, kaj ili kutime komenciĝas per unu de la rilataj pronomoj ci kaj cual:

Por klareco, oni povas apartigi rilatan subfrazon disde la cetera frazo per komoj, precipe se ĝi estas longa aŭ komplika:

Iuj rilataj subfrazoj ne estas esencaj por la signifo de la frazo, sed simple aldonas pasantan komenton. Tiajn subfrazojn oni ĉiam apartigas per komoj:

Ci kaj cual povas funkcii kiel aŭ la subjekto aŭ la objekto de la rilata subfrazo. Objektoj normale sekvas la verbon, sed kiam unu el ĉi tiuj estas la objekto, ĝi staras antaŭ kaj la subjekto kaj la verbo:

Kiam la rilata pronomo estas la objekto de prepozicio, la prepozicio venas unue:

Kiam de cide cual enkondukas posedatan nomon ene de la rilata subfrazo, tiun substantivon oni kutime enkondukas per sua por klareco:

In iuj lingvoj, rilata subfrazo povas rilati al la tuta antaŭa ĉeffrazo. En Elefeno, se tio estigus dusencecon, oni povas uzi tian esprimon kiel lo cual, e lo, e estae acel anstataŭe:

Alia maniero por komenci rilatan subfrazon estas per rilata adverbo:

Tiaj rilataj subfrazoj ofte similas al adverbecaj subfrazoj:

Adverbecaj subfrazoj

Adverbeca subfrazo modifas aŭ la verbon de la ĉeffrazo aŭ la ĉeffrazon mem. Adverbecan subfrazon oni enkondukas per unu el la adverbaj-subjunkcioj (como, cuando, cuanto, do) aŭ unu el la specialaj subjunkcioj si, car, afin, kaj ca:

Oni povas rigardi adverbecan subfrazon enkondukitan per subjunkcio (como, cuando, cuanto, do) kiel mallongigitan rilata subfrazo. Ekzemple, la lastajn tri ekzemplojn ĉi-supre oni povas esprimi ankaŭ ĉi-maniere:

Substantivecaj subfrazoj

Substantiveca subfrazo funkcias kiel substantivo: ĝi povas esti la subjekto aŭ objekto de verbo aŭ prepozicio. Substantivecajn subfrazojn oni enkondukas per la specialaj subjunkcioj ceesce, per unu el la pronomoj-subjunkcioj ci kaj cual, aŭ per unu el la adverboj-subjunkcioj.

Por eltrovi, ĉu subfrazo estas vere substantiveca subfrazo, anstataŭigu ĝin per “li”, “ŝi”, “ĝi”, aŭ “ili”. Se tio rezultigas bonan frazon, la subfrazo estas substantiveca subfrazo. Substantivecaj subfrazoj estas tipe objektoj de verboj de pensado, sensado, aŭ emocio:

Multajn substantivecajn subfrazojn oni enkondukas per la specialaj subjunkcioj ce (“ke”) aŭ esce (“ĉu”):

Substantivecaj subfrazoj ofte raportas tion, kion iu diris, pensis aŭ demandis. Ĉiakaze, la tempo de la verbo en la substantiveca subfrazo restas sama kiel tiu en la origina diro, penso aŭ demando (ĝuste kiel en Esperanto):

Rilataj kaj adverbecaj subfrazoj povas aspekti simile al substantivecaj subfrazoj. Por klarigi, ke oni intencas rilatan aŭ adverbecan subfrazon, aldonu substantivon aŭ pronomon antaŭ cualci:

Ankaŭ infinitivon oni povas rigardi kiel enkondukilon de ia substantiveca subfrazo.

Kunligitaj ĉeffrazoj

Per konjunkcioj oni povas kunligi du ĉeffrazojn kiel unu solan frazon. Oni ofte inkluzivas komon antaŭ la konjunkcio:

Tiaj ĉeffrazoj povas stari kiel sendependaj frazoj, kun aŭ sen konjunkcioj:

Esta paje es presentada con la lisensa CC Attribution-Share Alike 4.0 International.
Lo ia es automatada jenerada de la paje corespondente en la Vici de Elefen a 29 febrero 2024 (16:03 UTC).