Utiles de conta

Utiles de pajeria


gramatica:eo:vortfarado

Vortfarado

En Elefeno, oni povas formi novajn vortojn aldonante prefiksojnsufiksojn al ekzistantaj vortoj, aŭ kombinante du ekzistantaj vortojn kiel kunmetitan substantivon.

Oni povas ankaŭ rekte reuzi adjektivon kiel substantivon kaj verbon kiel substantivon aldonante neniun afikson.

Kelkaj koloradjektivoj (ekzemple ambar kaj orania) estas derivitaj sinafikse de nomoj de aĵoj.

Prefiksoj

Anti- signifas “kontraŭ-” aŭ “anti-”. Ĝi formas adjektivojn kaj substantivojn, kiuj indikas kontraŭecon:

  • sosia  →  antisosial – kontraŭsocia
  • avion  →  antiavion – kontraŭaviadila
  • proton  →  antiproton – antiprotono

Auto- signifas “sin-” or “mem-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj indikas refleksivan aŭ aŭtomatan agon:

  • respeta – respekto  →  autorespeta – sinrespekto
  • flue – flui  →  autoflue – aŭtomata linisalto (ĉe komputila teksto)
  • adere – gluiĝi  →  autoaderente – memgluiĝa

Des- signifas “mal-”, kiam oni malfaras agon. Ĝi formas verbojn. Ĝi simpliĝas al de- antaŭ S, Z, X, aŭ J:

  • botoni – butoni  →  desbotoni – malbutoni
  • infeta – infekti  →  desinfeta – malinfekti
  • jela – frostiĝi  →  dejela – fandiĝi
  • sifri – ĉifri  →  desifri – malĉifri

Inter- signifas “inter-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj indikas reciprokan agon aŭ staton:

  • cambia – ŝanĝi  →  intercambia – interŝanĝi
  • nasional – nacia  →  internasional – internacia

Media- signifas “mez-” aŭ “-mezo”. Ĝi formas substantivojn, kiuj indikas la mezpunkton de io:

  • note – nokto  →  medianote – noktomezo
  • estate – somero  →  mediaestate – somermezo
  • punto – punkto  →  mediapunto – mezpunkto

Non- signifas “mal-” aŭ “ne-”, formante adjektivojn kaj substantivojn, kiuj indikas malajn kvalitojn. Ĝi simpliĝas al no- antaŭ N:

  • justa – justa  →  nonjusta – maljusta
  • ativa – aktiva  →  nonativa – neaktiva
  • nativa – indiĝena  →  nonativa – neindiĝena
  • nesesada – necesa  →  nonesesada – nenecesa
  • crede – kredo  →  noncrede – nekredo

Pos- signifas “post-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj aludas al tempo (aŭ loko) post aŭ malantaŭ (pos) alia:

  • graduada – diplomita studento  →  posgraduada – universitata studento post sia unua diplomo
  • media – mezo  →  posmedia – posttagmezo
  • alveolo – alveolo  →  posalveolal – postalveol(ar)a

Pre- signifas “antaŭ-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj aludas al tempo (aŭ loko) antaŭ (ante) alia:

  • graduada – diplomita studento  →  pregraduada – universitata studento antaŭ sia unua diplomo
  • istoria – historio  →  preistoria – prahistorio
  • judi – juĝi  →  prejudi – antaŭjuĝi

Re- signifas “re-”. Ĝi formas verbojn, kiuj indikas ripetitan agon, aŭ agon en la kontraŭa direkto:

  • comensa – komenci  →  recomensa – rekomenci
  • pleni – plenigi  →  repleni – replenigi
  • paia – pagi  →  repaia – repagi
  • veni – veni  →  reveni – reveni

Su- signifas “sub-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj indikas pli malaltan punkton en hierarkio:

  • teninte – leŭtenanto  →  suteninte – subleŭtenanto
  • divide – dividi  →  sudivide – subdividi
  • consensa – konscia  →  suconsensa – subkonscia
  • indise – indico  →  suindise – subindico
  • campion – ĉampiono  →  sucampion – dua gajninto

Supra- signifas “super-” aŭ “-eg-”. Ĝi formas substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn, kiuj indikas pli altan punkton en hierarkio:

  • computador – komputilo  →  supracomputador – superkomputilo
  • pasa – pasi  →  suprapasa – superi
  • dramosa – drameca  →  supradramosa – dramecega
  • fem – virino  →  suprafem – supervirino
  • natural – natura  →  supranatural – supernatura

Vis- signifas “vic-”. Ĝi formas substantivojn, kiuj indikas eventualajn anstataŭulojn:

  • presidente – prezidento  →  vispresidente – vicprezidento
  • re – reĝo  →  visre – vicreĝo

Bon- e mal- formas bonajn kaj malbonajn (aŭ misajn) variantojn de adjektivoj kaj verboj, foje metafore. Mal- ofte korespondas al “mis-” en Esperanto:

  • parla – paroli  →  bonparlante – elokventa
  • vende – vendi  →  bonvendeda – furora
  • dise – diri  →  bondise – beni
  • veni – veni  →  bonveni – bonvenigi
  • acusa – akuzi  →  malacusa – kalumnii
  • comprende – kompreni  →  malcomprende – miskompreni
  • nomida – nomita  →  malnomida – misnomita
  • odorosa – odora  →  malodorosa – malbonodora

Oni uzas nombrovortojn kaj onojn kiel prefiksojn ĉe iuj vortoj. Ĉe familianoj, nombrovortoj indikas pliiĝe forajn generaciojn, kiel sinsekvoj de “pra-” en Esperanto:

  • avo – avo  →  duavo – praavo
  • neta – nepino  →  treneta – prapranepino
  • pede – piedo  →  cuatropede – kvarpieda / kvarpiedulo
  • sore – fratino  →  duisore – duonfratino
  • galon – galjono  →  cuatrigalon – kvarono de galjono

Sufiksoj

Multaj sufiksoj komenciĝas per vokalo. Kiam oni aldonas tian sufikson al vorto, kiu jam finiĝas per vokalo, oni forigas la ekzistantan vokalon, krom se ĝi estis la sola vokalo en la origina vorto:

  • fruta – frukto  →  frutosa – fruktoplena
  • jua – ludo  →  jueta – ludilo
  • fe – feo  →  fein – feeca

Kie sufikso kreus nevalidan vokalsinsekvon, oni forigas la duan vokalon de la sinsekvo:

  • comedia + -iste  →  (comediiste)  →  comediste – komediisto

Tiuj ĉi reguloj havas du esceptojn:

  • tre + -i  →  tri
  • tre + -uple  →  truple

Sufikso formanta verbojn

Same kiel aliaj verboj, la verbojn kreitajn per ĉi tiu sufikso oni povas uzi kaj transitive kaj netransitive, aŭ kiel substantivojn.

Oni aldonas -i al substantivoj kaj adjektivoj por formi verbojn, kiuj signifas “fariĝi …”, “ŝanĝ(iĝ)i al …”. Kiel aparta kazo, ĝi inkluzivas ankaŭ verbojn, kiuj signifias “eligi substancon aŭ novan parton”:

  • arco – arko  →  arci – arkigi
  • roja – ruĝa  →  roji – ruĝiĝi
  • umida – humida  →  umidi – humidigi
  • duple – duobla  →  dupli – duobligi
  • saliva – salivo  →  salivi – salivi
  • flor – floro  →  flori – flori

-i kreas ankaŭ verbojn, kiuj signifas “uzi …” (tipe kiel ilon aŭ aparaton), aŭ “apliki …” (substancon aŭ konvencion):

  • boton – butono  →  botoni – butoni
  • telefon – telefono  →  telefoni – telefoni
  • sponja – spongo  →  sponji – spongi
  • pinta – farbo  →  pinti – farbi
  • nom – nomo  →  nomi – nomi

Sufiksoj formantaj adjektivojn

Same kiel aliaj adjektivoj, la adjektivojn kreitajn per ĉi tiuj sufiksoj oni povas reuzi kiel substantivojn, kiuj indikas ulon aŭ aĵon kun la specifa kvalito.

Oni aldonas -in al substantivo por formi adjektivon, kiu signifas “simila al …”, “-eca”:

  • ami – amiko  →  amin – amika / amikeca
  • enfante – infano  →  enfantin – infaneca
  • fantasma – fantomo  →  fantasmin – fantomeca
  • menta – mento  →  mentin – menteca
  • monstro – monstro  →  monstrin – monstra
  • serpente – serpento  →  serpentin – serpenteca

Oni aldonas -osa al substantivo por fari adjektivon, kiu signifas “plena de …” aŭ “farita el …”:

  • zucar – sukero  →  zucarosa – sukerplena
  • oro – oro  →  orosa – farita el oro
  • capel – haro  →  capelosa – harkovrita
  • festa – festo  →  festosa – festoplena
  • melma – ŝlimo  →  melmosa – ŝlima
  • jua – ludo  →  juosa – ludema
  • caos – kaoso  →  caososa – kaosa

Oni aldonas -al al substantivo por formi ĝeneralan adjektivon, kiu signifas “rilata al …” aŭ “kiu temas pri …”

  • fotografia – fotografio  →  fotografial – fotografia
  • nasion – nacio  →  nasional – nacia
  • siensa – scienco  →  siensal – scienca
  • averbo – adverbo  →  averbal – adverba
  • erita – heredo  →  erital – hereda
  • mito – mito  →  mital – mita
  • monce – monaĥo  →  moncal – monaĥa

Oni aldonas -iste al substantivo indikanta kredon, ekzemple religion aŭ filozofion, por fari ĝeneralan adjektivon. Se la substantivo finiĝas per -isme, -iste anstataŭas tion. En kelkaj vortoj, kie la radiko estas propra nomo, oni retenas la finan vokalon de la substantivo, se tio kreas vorton pli internacian:

  • bigamia – bigamio  →  bigamiste – bigamia
  • otimisme – optimismo  →  otimiste – optimisma
  • puria – pureco  →  puriste – purisma
  • Mitra – Mitrao  →  mitraiste – mitraisma

Oni aldonas -an al kelkaj substantivoj indikantaj regionojn de spaco aŭ tempo (lokojn kaj epokojn) por formi ĝeneralajn adjektivojn:

  • suburbe – antaŭurbo  →  suburban – antaŭurba
  • Victoria – Viktorino  →  victorian – viktorina

-an estas ankaŭ unu el la kvin normaj sufiksoj, per kiuj oni formas adjektivojn, kiuj indikas lingvojn kaj popolojn. La aliaj kvar estas -es, -ica, -i, kaj -sce. Por tiuj adjektivoj Elefeno uzas vortojn, kiuj sonas kiel eble plej simile al la surlokaj nomoj: rezulte, iuj nomoj uzas apartan propran sufikson, aŭ neniun ajn sufikson, kaj oni modifas foje ankaŭ la radikon:

  • Africa – Africa  →  african – afrika
  • Frans – Francujo  →  franses – franca
  • Elas – Grekujo  →  elinica – greka
  • Arabia – Arabujo  →  arabi – araba
  • Rusia – Rusujo  →  rusce – rusa
  • Europa – Eŭropo  →  european – eŭropa
  • Deutxland – Germanujo  →  deutx – germana
  • Britan – Britujo  →  brites – brita

Sed, se oni preferas, ankaŭ eblas simple aldoni -an al iu ajn landonomo:

  • Frans – Francujo  →  fransan – franca
  • Elas – Grekujo  →  elasan – greka
  • Arabia – Arabujo  →  arabian – araba
  • Rusia – Rusujo  →  rusian – rusa
  • Deutxland – Germanujo  →  deutxlandan – germana
  • Britan – Britujo  →  britanan – brita

Oni aldonas -ica al substantivo indikanta medicinan, psikologian, aŭ similan problemon por formi adjektivon pri persono, kiu havas tiun problemon:

  • catalesia – katalepsio  →  catalesica – katalepsia
  • xenofobia – ksenofobio  →  xenofobica – ksenofobia

Oni aldonas -nte al verbo por krei la aktivan participon, adjektivon, kiu signifas “-nta”, t.e. “tia, ke ĝi faras (la specifan agon)”. Ĝi alprenas la formon -ente, se la verbo finiĝas per konsonanto, sed es estas la sola efektiva ekzemplo:

  • ama – ami  →  amante – amanta
  • depende – dependi  →  dependente – dependanta / dependa
  • dormi – dormi  →  dorminte – dormanta
  • obedi – obei  →  obedinte – obeanta / obeema
  • pare – ŝajni  →  parente – ŝajnanta / ŝajna
  • es – esti  →  esente – estanta

Kiam oni uzas tian adjektivon kiel substantivon, ĝi normale indikas aĵon, kiu faras la agon. Homon, kiu faras agojn, oni indikas per la sufikso -or. Substantivojn, kiuj finiĝas per -nte, oni ne uzas kiel nomojn de agoj:

  • La covrente es sur la caxa. – La kovrilo estas sur la skatolo.
  • Covre la caxa es un bon idea. – Kovri la skatolon estas bona ideo / La kovro de la skatolo estas bona ideo.

Oni aldonas -da al verbo por formi la pasivan participon, adjektivon, kiu signifas “-ata” aŭ “-ita”, t.e. “tia, ke oni …as aŭ …is ĝin”:

  • ama – ami  →  amada – amata / amita
  • clui – fermi  →  cluida – fermita
  • conose – koni  →  conoseda – konata
  • jela – frostigi  →  jelada – frostigita
  • nesesa – necesi  →  nesesada – necesata / necesa
  • putri – putriĝi / putrigi  →  putrida – putriĝinta / putrigita / putra

Oni aldonas -able al verbo por krei adjektivon, kiu signifas “-ebla”, “tia, ke oni povas …i ĝin”, aŭ “-inda”, “tia, ke ĝi meritas, ke oni …u ĝin”:

  • ama – ami  →  amable – amebla / aminda
  • come – manĝi  →  comable – manĝebla
  • infla – ŝveli  →  inflable – ŝvelebla
  • loda – laŭdi  →  lodable – laŭdinda
  • nota – noti  →  notable – notinda
  • titila – tikli  →  titilable – tikliĝema

Sufiksoj formantaj substantivojn

-or signifas “-anto” aŭ “-isto”. Kiam oni aldonas ĝin al verbo, ĝi formas substantivon kun la signifo de homo, kiu faras la specifan agon, ofte kiel sian tipan aŭ kutiman okupon. Kiam oni aldonas ĝin al substantivo, ĝi formas substantivon kun la signifo de homo, kiu laboras pri la specifa aĵo, aŭ kiu ludas la specifan sporton:

  • aida – helpi  →  aidor – helpanto
  • deteta – detekti  →  detetor – detektivo
  • dirije – direkti  →  dirijor – direktoro
  • fumi – fumi  →  fumor – fumanto
  • gania – gajni  →  ganior – gajnanto / gajninto
  • jogla – ĵongli  →  joglor – ĵonglisto
  • parla – paroli  →  parlor – parolanto
  • pexa – fiŝkapti  →  pexor – fiŝisto
  • carne – viando  →  carnor – viandisto
  • vaso – vazo  →  vasor – vazisto
  • futbal – futbalo  →  futbalor – futbalisto
  • tenis – teniso  →  tenisor – tenisisto

-ador signifas “-ilo”. Ĝi kreas nomojn kun la signifo de ilo aŭ maŝino, kiu faras la specifan agon, aŭ kiu laboras pri la specifa aĵo:

  • caldi – hejti  →  caldador – hejtilo
  • computa – komputi  →  computador – komputilo
  • fax – faksi  →  faxador – faksilo
  • lava – lavi  →  lavador – lavmaŝino
  • parla – paroli  →  parlador – laŭtparolilo
  • surfa – foliumi (TTT-paĝojn)  →  surfador – foliumilo / TTT-legilo
  • umidi – humidigi  →  umidador – humidigilo

-eria respondas al “-ejo” en Esperanto. Oni aldonas ĝin al substantivo aŭ verbo por krei substantivon, kiu indikas lokon, ofte vendejon, ligita al la specifa ago aŭ aĵo:

  • cafe – kafo  →  caferia – kafejo
  • pan – pano  →  paneria – panvendejo
  • beli – beligi  →  beleria – kosmetikejo
  • campana – sonorilo  →  campaneria – sonorilturo
  • fruto – frukto  →  fruteria – fruktarbaro
  • monce – monaĥo  →  monceria – monaĥejo
  • planeta – planedo  →  planeteria – planetario
  • xef – ĉefo / estro  →  xeferia – ĉefsidejo

-ia respondas al “-eco” en Esperanto. Ĝi formas abstraktajn substantivojn, kiuj servas kiel la nomoj de ecoj. Kiam oni aldonas -ia al vorto, kiu finiĝas per -ia, la vorto ne ŝanĝiĝas:

  • ajil – movlerta  →  ajilia – movlerteco
  • felis – feliĉa  →  felisia – feliĉo
  • jelosa – ĵaluza  →  jelosia – ĵaluzo
  • neutra – neŭtrala  →  neutria – neŭtraleco
  • madre – patrino  →  madria – patrineco
  • enfante – infano  →  enfantia – infaneco
  • sultan – sultano  →  sultania – sultaneco
  • fria – malvarma  →  fria – malvarmeco
  • vea – maljuna / maljunulo  →  veia – maljuneco

Vortoj kiel enfantia kaj sultania povas indiki tempojn aŭ lokojn, en kiuj la eco ekzistas.

Ankaŭ la nomoj de multaj studkampoj finiĝas per ia (aŭ ica), sed tio estas parto de la radiko, kaj ne sufikso. La nomojn de la respondaj praktikistoj oni formas per -iste. Oni uzas -iste ankaŭ por formi la nomojn de kredantoj je religio aŭ filozofio (kiel derivite de la adjektiva sufikso **-iste**), la nomojn de muzikistoj, kaj la nomojn de iuj aliaj homoj, kiuj finiĝas per “-ist-” internacie:

  • jeografia – geografio  →  jeografiste – geografo
  • psicolojia – psikologio  →  psicolojiste – psikologo
  • cimica – kemio  →  cimiciste – kemiisto
  • eletrica – elektro  →  eletriciste – elektristo
  • musica – muziko  →  musiciste – muzikisto
  • Crixna – Kriŝno  →  crixnaiste – kriŝnisto
  • ideal – idealo  →  idealiste – idealisto / idealisma
  • gitar – gitaro  →  gitariste – gitaristo
  • solo – solo  →  soliste – solisto
  • jornal – ĵurnalo  →  jornaliste – ĵurnalisto
  • sicle – ciklo  →  sicliste – biciklisto

-isme formas la nomojn de kredsistemoj, anstataŭante -iste en la nomo de la kredanto. Ĝi aperas ankaŭ en iuj aliaj vortoj, kiuj finiĝas per “-ism-” internacie:

  • dauiste – taoisto  →  dauisme – taoismo
  • altruiste – altruisto / altruista  →  altruisme – altruismo
  • raziste – racisto  →  razisme – racismo
  • sindicatiste – sindikatisto  →  sindicatisme – sindikatismo
  • turiste – turisto  →  turisme – turismo
  • simbol – simbolo  →  simbolisme – simbolismo
  • canibal – kanibalo  →  canibalisme – kanibalismo

Malpli produktemaj sufiksoj

La jenajn sufiksojn oni aplikas nur al specifaj vortoj, kiel difinite en la vortaro.

Oni aldonas -eta al iuj substantivoj por krei nomon por versio de io, kion oni malpliigis en aparta maniero. Tio inkluzivas la nomojn de bestidoj kaj internaj vestaĵoj. Simile oni povas aldoni -eta al kelkaj verboj kaj adjektivoj por krei vortojn por malpliigitaj versioj de agoj kaj ecoj:

  • bebe – infaneto  →  bebeta – novnaskito
  • caro – ĉaro  →  careta – ĉarumo
  • imaje – bildo  →  imajeta – miniaturo
  • lente – lenso  →  lenteta – kontaktolenso
  • mone – mono  →  moneta – monero
  • orolojo – horloĝo  →  orolojeta – brakhorloĝo
  • bove – bovo  →  boveta – bovido
  • ovea – ŝafo  →  oveta – ŝafido
  • calsa – ŝtrumpo  →  calseta – ŝtrumpeto
  • camisa – ĉemizo  →  camiseta – subĉemizo / T-ĉemizo
  • jaca – jako  →  jaceta – veŝto
  • pluve – pluvi  →  pluveta – pluveti
  • rie – ridi  →  rieta – subridi / hihii
  • parla – paroli  →  parleta – babili
  • bela – bela  →  beleta – beleta

Oni aldonas -on al iuj substantivoj por krei nomon por versio de io, kion oni pliigis en aparta maniero. Tio inkluzivas la nomojn de eksteraj vestaĵoj:

  • abea – abelo  →  abeon – burdo
  • caxa – skatolo  →  caxon – kesto
  • dente – dento  →  denton – dentego
  • dito – fingro  →  diton – dikfingro
  • padre – patro  →  padron – patriarko / ĉefo
  • sala – ĉambro  →  salon – salono
  • seja – seĝo  →  sejon – fotelo
  • calsa – ŝtrumpo  →  calson – kalsonŝtrumpoj
  • jaca – jako  →  jacon – palto / mantelo

-eta kaj -on ne estas sinonimoj de peti kaj grande: oni certe povas havi un careta grandeun salon peti. Anstataŭe ili formas vortojn kun specifaj novaj signifoj, kiujn oni povas nebule priskribi kiel pli etajn aŭ pli grandajn versiojn de la origina afero.

Oni aldonas -o kaj -a al kelkaj substantivoj indikantaj familianojn, por ŝanĝi la signifon inter viro kaj ino respektive:

  • tio, tia – onklo, onklino

La nomojn de kelkaj arboj oni formas ŝanĝante la finan -a de la nomo de la frukto aŭ nukso al -o:

  • pera – piro  →  pero – pirarbo

Oni aldonas -esa al kelkaj substantivoj indikantaj historiajn virajn sociajn rolojn por formi la inan ekvivalenton:

  • prinse – princo  →  prinsesa – princino

Fakaj afiksoj

Internaciajn sciencajn kaj medicinajn terminojn oni formas el latinaj kaj grekaj fontoj per granda nombro da fakaj prefiksoj kaj sufiksoj. Ĉi tiujn afiksojn oni uzas ankaŭ en Elefeno, kaj ili sekvas la transskribajn regulojn de Elefeno.

La sufiksoj -i kaj -uple estas uzataj por nomi onojn kaj oblojn.

Kunmetitaj substantivoj

Kunmetitan substantivon oni povas formi kombinante verbon kun sia objekto, en tiu ordo. La rezulto signifas ulon aŭ aĵon, kiu faras la specifan agon al la specifa objekto:

  • corti, ungia – tondi, ungo  →  cortiungia – ungotondilo
  • covre, table – kovri, tablo  →  covretable – tablotuko
  • fura, bolsa – ŝteli, mansaketo  →  furabolsa – poŝoŝtelisto
  • lansa, petra – ĵeti, ŝtono  →  lansapetra – katapulto
  • para, morde – haltigi, mordi  →  paramorde – buŝumo
  • para, pluve – haltigi, pluvo  →  parapluve – pluvombrelo
  • pasa, tempo – pasigi, tempo  →  pasatempo – ŝatokupo
  • porta, mone – porti, mono  →  portamone – monbilujo
  • porta, vose – porti, voĉo  →  portavose – proparolanto
  • brinca, dorso – salteti, dorso  →  brincadorso – ŝafsaltado (la ludo, nomita laŭ siaj ludantoj)

Kiam la objekto komenciĝas per vokalo, oni retenas tiun, krom se ĝi estas sama kiel la fina vokalo de la verbo, kiel en portavion.

En Elefeno, du sinsekvaj substantivoj ne formas kunmetaĵon. Anstataŭe oni metu prepozicion inter la du nomojn. Ekzemple:

  • avia de mar – marbirdo
  • casa per avias – birdejo
  • xef de polisia – policestro

En maloftaj okazoj, tia esprimo havas apartan signifon nelaŭvortan, kaj oni rigardu ĝin kvazaŭ unu fiksitan vorton. Ekzemple, leon-de-mar (marleono) ne estas leono. En tiaj okazoj, oni kunigas la vortojn per dividstrekoj, kaj adjektivoj sekvas la duan substantivon. Oni povas uzi dividstrekojn ankaŭ ĉe pli laŭvortaj kunmetaĵoj, se ŝajnas pli klare tiel:

  • un leon-de-mar grande – granda marleono
  • un leon grande de mar – granda leono de la maro
  • un avion grande de mar – granda hidroplano (ĉar hidroplano estas speco de aviadilo)
  • un avion-de-mar grande – granda hidroplano (alternativo)
  • un avion de mar grande – granda hidroplano (dusenca, ĉar ĝi ŝajne volas diri, ke grandas la maro)
gramatica/eo/vortfarado.txt · Editada: 2019/08/10 12:01 par Simon