Utiles de conta

Utiles de pajeria


gramatica:eo:substantivoj

Substantivoj

Oni tipe enkondukas substantivon per difiniloj, kaj povas sekvigi ĝin per adjektivoj kaj prepoziciaj vortgrupoj, por krei substantivan vortgrupon. Tipaj substantivoj prezentas objektojn kiel homoj, lokoj, kaj aĵoj, sed substantivoj povas ankaŭ prezenti pli abstraktajn konceptojn, kiuj similas gramatike.

Pluralo

Oni aldonas -s al substantivo por pluraligi ĝin. Se la singulara substantivo finiĝas per konsonanto, oni aldonas -es anstataŭe. La plurala finaĵo ne ŝanĝas la akcenton de la vorto:

  • gato, gatos – kato, katoj
  • om, omes – viro, viroj

Adjektivoj, kiuj modifas substantivon, ne ŝanĝiĝas, kiam la substantivo estas plurala. Sed kiam oni uzas adjektivon kiel substantivon, oni povas pluraligi ĝin:

  • la bones, la males, e la feas – the bonaj, la malbonaj, kaj la malbelaj
  • multe belas – multaj belaj / multaj belul(in)oj

Kelkaj substantivoj, kiuj pluralas en iuj lingvoj, estas singularaj en Elefeno:

  • El regarda un sisor con un binoculo. – Li rigardas tondilon per binoklo.
  • On usa un bretela per suporta sua pantalon. – Oni uzas ŝelkon por teni sian pantalonon.
  • Me ia compra esta oculo de sol en Nederland. – Mi aĉetis ĉi tiujn okulvitrojn en Nederlando.

Nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj

Kiel multaj lingvoj, Elefeno distingas nombreblajn kaj nenombreblajn substantivojn. Nombrebla substantivo estas modifebla per nombrovorto kaj povas akcepti la pluralan -s. Tipaj nombreblaj substantivoj prezentas objektojn, kiuj estas klaraj individuoj, kiel domoj, katoj, kaj pensoj. Ekzemple:

  • un auto; la autos; cuatro autos – aŭto; la aŭtoj; kvar aŭtoj
  • un gato; multe gatos; un milion gatos – kato; multaj katoj; miliono da katoj

Kontraste, nenombreblaj substantivoj normale ne akceptas la pluralan -s. Nenombreblaj substantivoj tipe prezentas masojn sen klara individueco, kiel ekzemple likvoj (akvo, suko), pulvoroj (sukero, sablo), substancoj (metalo, ligno), aŭ abstraktaj kvalitoj (eleganteco, malrapideco). Kiam ilin modifas nombro aŭ alia kvanta vorto, oni ofte aldonas mezurunuon por klareco. Ekzemple:

  • la acua; alga acua; tre tases de acua – la akvo; iom da akvo; tri tasoj da akvo
  • lenio; multe lenio; du pesos de lenio – ligno; multe da ligno; du pecoj da ligno

Nenombreblajn substantivojn oni povas tamen uzi nombreble. Ili tiam prezentas apartajn ekzemplojn aŭ okazojn:

  • Du cafes, per favore. – Du kafojn, mi petas.
  • Me ia proba multe cesos. – Mi gustumis multajn fromaĝojn.
  • On no pote compara la belias de Paris e Venezia. – Oni ne povas kompari la belecojn de Parizo kaj Venecio.

Sekso

Substantivoj kutime ne indikas sian sekson. Por distingi la seksojn, oni uzas la adjektivojn mas kaj fema:

  • un cavalo mas – virĉevalo
  • un cavalo fema – ĉevalino

Sed ĉe kelkaj vortoj por parencoj, oni indikas virojn per -o kaj inojn per -a:

  • avo, ava – avo, avino
  • fio, fia – filo, filino
  • neto, neta – nepo, nepino
  • sobrino, sobrina – nevo, nevino
  • sposo, sposa – edzo, edzino
  • tio, tia – onklo, onklino
  • xico, xica – knabo, knabino

Krome, ĉe kelkaj paroj oni uzas malsamajn vortojn por la du seksoj:

  • cavalor, dama – kavaliro, damo
  • dio, diva – dio, diino
  • om, fem – viro, virino
  • padre, madre – patro, patrino
  • re, rea – reĝo, reĝino
  • senior, seniora – sinjoro, sinjorino
  • frate, sore – frato, fratino

La malofta sufikso -esa formas la inan varianton de kelkaj historiaj sociaj roloj:

  • abade, abadesa – abato, abatino
  • baron, baronesa – barono, baronino
  • conte, contesa – grafo, grafino
  • duxe, duxesa – duko, dukino
  • imperor, imperoresa – imperiestro, imperiestrino
  • marci, marcesa – markizo, markizino
  • prinse, prinsesa – princo, princino
  • tsar, tsaresa – caro, carino

Substantivaj vortgrupoj

Substantiva vortgrupo konsistas el substantivo kaj ties modifiloj: difiniloj, kiuj staras antaŭ la substantivo, kaj adjektivoj kaj prepoziciaj vortgrupoj, kiuj sekvas ĝin.

La du plej gravaj substantivaj vortgrupoj en frazo estas la subjekto kaj la objekto. La subjekto antaŭas la verbon, kaj la objekto sekvas la verbon. Aliajn substantivajn vortgrupojn oni kutime enkondukas per prepozicioj por klari ilian rolon.

Substantiva vortgrupo devas normale enhavi difinilon – eble nur la pluralmontrilon -s. Sed tiu ĉi regulo ne aplikas al propraj nomoj, al la nomoj de semajntagoj, monatoj, kaj lingvoj, kaj al nenombreblaj substantivoj:

  • Desembre es calda en Australia. – Decembro estas varma en Aŭstralio.
  • Nederlandes es me lingua orijinal. – La nederlanda estas mia origina lingvo.
  • Me gusta pan. – Mi ŝatas panon.

Oni ofte malstreĉas la regulon ankaŭ, kiam la substantiva vortgrupo sekvas prepozicion, aparte en fiksaj esprimoj:

  • El es la comandor de polisia. – Li estas la policestro.
  • Me no gusta come bur de aracide. – Mi ne ŝatas manĝi ternuksbuteron.
  • Nos vade a scola. – Ni iras al la lernejo.
  • Acel es un problem sin solve en matematica. – Tio estas sensolva problemo en matematiko.
  • Un virgula pare nesesada per claria. – Komo ŝajnas necesa por klareco.

Adjektivo aŭ difinilo povas esti modifita de antaŭmetita adverbo. Ĉar adverboj aspektas kiel adjektivoj, sinsekvajn adjektivojn oni kutime apartigas per komoj aŭ e. Parole, la frazmelodio klarigas la diferencon:

  • Sola un poma multe putrida ia resta. – Restis nur tre putra pomo.
  • Me ia encontra un fem bela intelijente. – Mi renkontis virinon bele inteligentan.
  • Me ia encontra un fem bela, joven, e intelijente. – Mi renkontis virinon belan, junan, kaj inteligentan.

Foje substantivo nur simbolas iun ajn membron de sia klaso. En tiaj okazoj ne multe gravas, ĉu oni uzas laun, aŭ ĉu la substantivo estas plurala aŭ singulara:

  • La arpa es un strumento musical. – La harpo estas muzikilo.
  • Un arpa es un strumento musical. – Harpo estas muzikilo.
  • Arpas es strumentos musical. – Harpoj estas muzikiloj.

Pronomo estas aparta varianto de substantiva vortgrupo. Normale oni ne povas modifi pronomojn.

Apozicio

Oni diras, ke du substantivaj vortgrupoj estas en apozicio, kiam unu rekte sekvas la alian kaj ambaŭ prezentas la saman ulon aŭ aĵon. Plej ofte, la dua vortgrupo identigas la ulon aŭ aĵon:

  • la rio Amazon – la rivero Amazono
  • la mar Pasifica – la oceano Pacifiko
  • la isola Skye – la insulo Skye
  • la Universia Harvard – la Universitato Harvard
  • la Funda Ford – la Fondaĵo Ford
  • Re George 5 – reĝo Georgo la 5-a
  • San Jacobo major – Sankta Jakobo la pli aĝa
  • Piotr la grande – Petro la Granda
  • me ami Simon – mia amiko Simon
  • la parola “inverno” – la vorto “inverno”
  • la libro La prinse peti – la libro La eta princo
  • un arbor eucalipto – eŭkalipta arbo

Akronimoj kaj unuopaj literoj povas rekte sekvi substantivon por modifi ĝin:

  • La disionario es ance disponable como un fix PDF. – La vortaro disponeblas ankaŭ kiel PDF-dosiero.
  • El ia porta un camisa T blu de escota V. – Ŝi portis bluan T-ĉemizon kun V-forma dekoltaĵo.

Foje oni uzas du substantivojn samtempe por nomi aĵon aŭ ulon. Tiaokaze, oni kunigas la substantivojn per dividstreko:

  • un produor-dirijor – produktoro-reĝisoro
  • un primador-scanador – printilo-skanilo

En ĉiuj tiaj okazoj, oni aldonas la pluralan -s-es al ambaŭ substantivoj:

  • la statos membros – la membroŝtatoj
  • produores-dirijores – produktoroj-reĝisoroj

Speciala okazo rilatas al la verbo nomi (kiu signifas “nomi”):

  • Nos ia nomi el Orion. – Ni nomis lin Oriono.
  • Me nomi esta forma un obelisce. — Mi nomas ĉi tiun formon obelisko.
gramatica/eo/substantivoj.txt · Editada: 2019/08/10 11:57 par Simon