Utiles de conta

Utiles de pajeria


gramatica:eo:nombroj

Nombroj

Kardinalaj nombrovortoj

La bazaj kardinalaj nombrovortoj estas:

  • zero – nul
  • un – un
  • du – du
  • tre – tri
  • cuatro – kvar
  • sinco – kvin
  • ses – ses
  • sete – sep
  • oto – ok
  • nove – naŭ
  • des – dek
  • sento – cent
  • mil – mil
  • milion – miliono

Nombrojn ĝis 999 oni skribas kiel unuopajn vortojn el ĝis tri eroj, ligitaj per dividstreko. Ĉiu ero prezentas ciferon, kaj konsistas el kardinala nombrovorto inter un kaj nove, kun dessento aldonita ĉefine, se la cifero prezentas dekoblon aŭ centoblon. Unuopajn oblojn de dek kaj cent oni esprimas per nur des kaj sento, sen iu mencio de un. La erojn per nulaj obloj (kiel la “0” en “209”) oni entute ellasas.

  • des-un – 11
  • des-du – 12
  • des-nove – 19
  • dudes – 20
  • dudes-un – 21
  • dudes-sinco – 25
  • sento-un – 101
  • sento-des-du – 112
  • tresento-dudes-un – 321
  • cuatrosento – 400
  • novesento-sinco – 905

Mil kaj milion estas ĉiam skribitaj kiel sendependaj vortoj, disigante ĉiun grupon el tri ciferoj:

  • mil setesento-sesdes-tre – 1763
  • du mil un – 2001
  • tre mil des-cuatro – 3014
  • cuatrodes-sinco mil sessento-setedes-oto – 45 678
  • novesento-otodes-sete milion sessento-sincodes-cuatro mil tresento-dudes-un balones roja – 987 654 321 ruĝaj balonoj

Kiam oni skribas nombrojn per ciferoj, Elefeno metas spaceton inter ĉiu grupo el tri ciferoj, kiel montrite ĉi-supre. La decimalan signon oni skribas kiel aŭ punkton aŭ virgulon laŭprefere, kaj simile oni prononcas ĝin kiel aŭ puntovirgula. Ciferojn post la decimala signo oni simple listigas:

  • tre punto un cuatro un ses – 3.1416
  • du virgula zero nove – 2,09

Negativajn nombrojn oni esprimas per min:

  • min sinco grados – minus kvin gradoj

Miloj da milionoj

La vorto “biliono” povas signifi aŭ mil milionojn aŭ milionon da milionoj, depende de la kulturo. Similaj problemoj trafas “trillion”, “quadrillion”, ktp. Por eviti konfuzon, Elefeno preferas esprimi tiajn nombrojn plene:

  • mil milion – 1 000 000 000 (unu kun naŭ nuloj, 10⁹)
  • milion milion – 1 000 000 000 000 (10¹²)
  • mil milion milion – 1 000 000 000 000 000 (10¹⁵)

La vortoj bilion, trilion, cuadrilion, ktp ja ekzistas en Elefeno, sed parolanto, kiu uzas ilin, zorge klarigu la celitan signifon.

En scienca verkado la plej klara eblo estas uzi la internaciajn prefiksojn:

  • giga- – 10⁹
  • tera- – 10¹²
  • peta- – 10¹⁵
  • exa- – 10¹⁸
  • zeta- – 10²¹
  • iota- – 10²⁴

Ordaj nombrovortoj

Kiam nombrovorto staras antaŭ substantivo, ĝi estas kardinala nombrovorto kaj indikas kvanton:

  • tre omes e cuatro femes – tri viroj kaj kvar virinoj

Sed kiam nombrovorto sekvas substantivon, ĝi estas orda nombrovorto kaj indikas lokon en sinsekvo:

  • la om tre – la tria viro
  • la pato ses – la sesa anaso
  • la paje un – la unua paĝo, paĝo unu

Prima estas ofta alternativo de orda un, sed oni ne povas ĝin uzi por pli altaj numeroj, kiuj hazarde finiĝas per la cifero “1”:

  • la paje prima – la unua paĝo
  • sala sento-un – ĉambro 101

Oni povas uzi numero kiel lokokupan substantivon por subteni ordan nombrovorton:

  • El es numero tre. – Li estas numero tri / Li estas tria.
  • A cual paje tu es? Me es a numero setedes. – Ĉe kiu paĝo vi estas? Mi estas ĉe numero sepdek.
  • Numero tre, me vole grasia la furnores de come. – Trie, mi volas danki la proviantistojn.

Onoj

Unu uzo de la sufikso -i estas formi vortojn por onaj nombroj:

  • dui – duono
  • tri – triono
  • cuatri – kvarono
  • desi – dekono
  • des-dui – dek-duono
  • cuatrodesi – kvardekono
  • senti – centono
  • tresento-sesdeso-sinci – 1/365
  • mili – 1/1000
  • dudes-mili – 1/20 000

Onoj sekvas la regulojn por ordinaraj substantivoj:

  • un tri de la tarte – triono de la torto
  • du tris de la tarte – du trionoj de la torto
  • esta tri ardeda de la tarte – ĉi tiu bruligita triono de la torto
  • un cuatri de un sentenio – kvarono de jarcento
  • tre tredes-duis de un diton – tri tridek-duonoj el colo

Oni povas indiki onojn en kelkaj aliaj manieroj:

  • tre e un dui oras – tri kaj duona horoj
  • tre oras e un dui – tri horoj kaj duono
  • sete e un dui milion anios = sep kaj duona milionoj da jaroj
  • des persentos de la popla = dek procentoj/elcentoj de la popolo
  • des sentis de la popla = dek centonoj de la popolo
  • du punto sete sinco oto metres = 2,758 metroj

Por scienca verkado, internaciaj prefiksoj disponeblas:

  • desi- (d) – 1/10
  • senti- (c) – 1/100
  • mili-(m) – 10⁻³
  • micro- (μ) – 10⁻⁶
  • nano- (n) – 10⁻⁹
  • pico- (p) – 10⁻¹²
  • femto- (f) – 10⁻¹⁵
  • ato- (a) – 10⁻¹⁸
  • zepto- (z) – 10⁻²¹
  • iocto (y) – 10⁻²⁴

Obloj

La sufikso -uple formas vortojn por nombraj obloj kaj opoj:

  • duple – duoblo, duopo, paro
  • truple – trioblo, triopo
  • cuatruple – kvaroblo, kvaropo

Vortgrupoj kun vesveses esprimas kiomfoje io okazas:

  • a un ves – unufoje
  • a du veses – dufoje
  • a tre veses – trifoje

Ves ne esprimas aritmetikan multiplikon.

Aritmetiko

Adicion oni esprimas per plue:

  • Un plu un es du. – Unu plus unu estas du.
  • Du e du no es sinco. – Du kaj du ne estas kvin.

Subtrahon oni esprimas per min:

  • Ses min tre es tre. – Ses minus tri estas tri.

Multiplikon oni esprimas per multiplida par, ofte simpligita al nur par:

  • Du multiplida par tre es ses. – Du multiplikite per tri estas ses.
  • Ses par cuatro es dudes-cuatro. – Sesoble kvar estas dudek kvar.

Dividon oni esprimas per divideda entre, ofte simpligita al nur entre:

  • Des divideda entre du es sinco. – Dek dividite per du estas kvin.
  • Sinco entre du es du e un dui. – Kvin dividite per du estas du kaj duono.
  • Sinco entre du es du punto sinco. – Kvin dividite per du estas 2.5.
  • Sinco entre du es du virgula sinco. – Kvin dividite per du estas 2,5.

Potencojn oni esprimas per a potia kaj orda nombrovorto. Cuadrida kaj cubida estas alternativoj por “kvadratigita” and “kubigita”:

  • Tre a potia du es nove. – La dua potenco de tre estas naŭ.
  • Tre cubida es dudes-sete. – Tri kubigita estas dudek sep.
  • des a potia min nove – 10⁻⁹
  • des a potia sento – 10¹⁰⁰

Radikojn oni esprimas per a radis kaj orda nombrovorto:

  • 256 a radis cuatro es 4. – La kvara radiko de 256 estas 4.
  • La radis cuadral de 64 es 8. – La kvadrata radiko 64 estas 8.
  • La radis cubo de 27 es 3. – La kuba radiko 27 estas 3.

Mezuroj

Fizikajn mezurojn oni povas esprimi diversmaniere:

  • Cuanto alta es la tore? – Kiom alta estas la turo?
  • Cuanto de altia la tore ave? – Kiom da alteco la turo havas?
  • La tore es cuanto alta? – La turo estas kiom alta?
  • La tore ave cuanto de altia? – La turo havas kiom da alteco?
  • La tore es 40 metres alta. – La turo estas 40 metrojn alta.
  • La tore ave 40 metres de altia. – La turo havas 40 metrojn da alteco.
  • La tore es un metre plu alta ca la casa. – La turo estas unu metron pli alta ol la domo.
  • La tore ave un metre plu de altia ca la casa. – La turo havas unu metron pli da alteco ol la domo.
  • La tore es du veses plu alta ca la casa. – La turo estas dufoje pli alta ol la domo.
  • La tore ave du de la altia de la casa. – La turo havas dufoje la altecon de la domo.
  • La casa ave un dui de la altia de la tore. – La domo havas duono de la alteco de la turo.
  • La tore es duple plu alta ca la casa. – La turo estas duoble pli alta ol la domo.
  • La tore ave duple la altia de la casa. – La turo havas duoble la altecon de la domo.

Baza principo estas, ke oni havas altecon (ave altia) sed estas alta (es alta).

40 metres alta laŭvorte signifas “40 altaj metroj” (t.e. la metroj mem estas altaj), sed per natura etendiĝo ĝi alprenas la signifon “40 metroj laŭ alteco”.

La samaj ebloj validas por aliaj mezuroj, kiel ekzemple:

  • larga, largia
  • grande, grandia
  • pesosa, pesa
  • longa, longia
  • longa, tempo
  • vea, eda
  • basa, basia
  • profunda, profundia
  • frecuente, frecuentia
  • rapida, rapidia
  • densa, densia
gramatica/eo/nombroj.txt · Editada: 2019/08/10 12:02 par Simon