Utiles de conta

Utiles de pajeria


gramatica:eo:konjunkcioj_kaj_subjunkcioj

Konjunkcioj kaj subjunkcioj

Konjunkcioj kaj subjunkcioj estas du similaj specoj de vortoj, kiuj kunligas du aferojn.

Konjunkcioj

Konjunkcio kunligas du samspecajn erojn, produktante pli grandan eron de tiu sama speco. Ekzemple du substantivaj vortgrupoj kunligitaj per e formas pli grandan substantivan vortgrupon.

Estas kvar konjunkcioj:

  • e – kaj (ambaŭ eroj egale validas)
  • o – aŭ (unu el la eroj validas; eble ambaŭ validas)
  • no – ne, kaj ne, sed ne (la unua ero validas; la dua ne validas)
  • ma – sed (ambaŭ eroj egale validas, sed kontrastas unu al la alia)

Ekzemploj:

  • La om e la fem vade a la casa. – La viro kaj la virino iras al la domo.
  • Tu es multe vea e saja. – Vi estas tre maljuna kaj saĝa. (verŝajne tre saĝa, ĉar alie la frazo estus tu es saja e multe vea)
  • El ia labora ante e pos sua vacanse. – Li laboris antaŭ kaj post siaj ferioj.
  • Sua aniversario es en marto o april. – Ŝia datreveno estas en marto aŭ aprilo.
  • Tu desira cafe o te? – Ĉu vi deziras kafon aŭ teon?
  • On pote visita la museo a lundi o jovedi. – Oni povas viziti la muzeon je lundo aŭ ĵaŭdo (aŭ ambaŭ).
  • On ia eleje tu, no me. – Oni elektis min, ne vin.
  • Me ia conta no sola la oveas ma ance la capras. – Mi nombris ne nur la ŝafojn sed ankaŭ la kaprojn.

Ĉe listoj de pli ol unu ero, oni kutime anstataŭigas la konjunkcion per komo, krom inter la fina paro. Komon oni ofte metas ankaŭ antaŭ la konjunkcio en tia listo:

  • Nos va viaja tra Italia, Suiz, Osteraic, e Deutxland. – Ni vojaĝos tra Italujo, Svislando, Aŭstrujo, kaj Germanujo.

Por emfazo oni povas duobligi e, o, kaj ne, lokante la kroman konjunkcion antaŭ la unuan eron de la kunligo. Duobla o eliminas la eblon, ke ambaŭ eroj validas:

  • e… e – kaj… kaj
  • o… o – aŭ… aŭ
  • no… no – nek… nek

Ekzemploj:

  • E Luis e Maria vade a scola. – Kaj Luis kaj Maria iras al la lernejo.
  • O tu o me gania, ma no ambos. – Aŭ vi aŭ mi gajnos, sed ne ambaŭ.
  • Me ave no la tempo no la desira per leje plu. – Mi havas nek la tempon nek la deziron legi plu.

E, o, kaj ma povas ankaŭ kunligi du frazojn aŭ subfrazojn:

  • Me ia vade a la biblioteca, e tu ia visita la museo. – Mi iris al la biblioteko, kaj vi vizitis la muzeon.
  • O nos solve esta problem, o la mundo va fini. – Aŭ ni solvu ĉi tiun problemon, aŭ la mondo finiĝos.
  • Ma acel es difisil. – Sed tio malfacilas.

Oni uzas ankaŭ la adverbon donce tiamaniere, kiel mallongigojn de e donce:

  • Me pensa, donce me esiste. – Mi pensas, tial mi ekzistas.
  • Nos no ave un mapa, donce nos es perdeda. – Ni ne havas mapon, do ni estas perditaj.

Subjunkcioj

Subjunkcio ligas subfrazon al la enhavanta frazo, kaj indikas ĝian rolon en tiu frazo:

Tri specoj ekzistas: la pronomoj-subjunkcioj, la adverboj-subjunkcioj, kaj la specialaj subjunkcioj.

Pronomoj-subjunkcioj

La demandaj pronomoj cual kaj ci povas ankaŭ funkcii kiel subjunkcioj por enkonduki rilatajn subfrazojn:

  • La om ci ia abita asi ia vade a New York. – La viro, kiu loĝis ĉi tie, iris al Novjorko.
  • La poma cual ia cade de mea saco es aora noncomable. – La pomo, kiu falis de mia sako, estas nun nemanĝebla.
  • La fem de ci nos parla labora a mea ofisia. – La virino, pri kiu ni parolas, laboras en mia oficejo.
  • Tua libro, en cual me ia scrive sua nom, es sur la table. – Via libro, en kiu mi skribis ŝian nomon, estas sur la tablo.

Ili kutime rilatas al antaŭa substantivo. Oni foje preterlasas tiun substantivon. Tiam oni poovas aldoni pronomon por klarigi la signifon:

  • Esta es lo cual parteni a tu. – Ĉi tio estas tio, kio apartenas al vi.
  • La auto blu es lo en cual nos vole viaja. – La blua aŭto estas tiu, en kiu ni volas vojaĝi.
  • Acel es el ci me ia vide. – Tiu estas la persono, kiun mi vidis.
  • Tu es el a ci me ia parla ier. – Vi estas tiu, al kiu mi parolis hieraŭ.
  • Ci osa, gania. – Kiu aŭdacas, gajnas. / Tiu, kiu aŭdacas, gajnas.

Multe similas la uzo de cual kaj ci en nerektaj demandoj.

Adverboj-subjunkcioj

La demandaj adverboj – do, cuando, cuanto, como, e perce – povas funkcii kiel subjunkcioj por enkonduki adverbecajn subfrazojn:

  • Nos parla como nos pensa. – Ni parolas, kiel (= en tiu sama maniero, en kiu) ni parolas.
  • Me dormi cuando me pote. – Mi dormas, kiam mi povas.
  • Me va esplica cuanto me comprende. – Mi klarigos, kiom mi komprenas.
  • Nos abita do la du rios encontra. – Ni loĝas, kie la du riveroj renkontiĝas.
  • Me ia fini la taxe en cuando tu ia parla a me. – Mi finis la taskon, dum vi parolis al mi.
  • Nos va core a do la vias encontra. – Ni kuros tien, kie la vojoj renkontiĝas.

Eblas uzi ilin ankaŭ post substantivo, kiel subjunkciojn por enkonduki rilatajn subfrazojn:

  • Me labora en Paris, do me abita. – Mi laboras en Parizo, kie mi loĝas.
  • El va visita en Julio, cuando la clima es bon. – Li vizitos en julio, kiam la vetero estas bona.
  • Acel es la razona perce Juan ia parti. – Jen kial Johano foriris / Tio estas la kialo de tio, ke Johano foriris.

Kaj ankaŭ eblas uzi ilin en nerektaj demandoj (speco de substantiveca subfrazo).

Specialaj subjunkcioj

La specialaj subjunkcioj ce kaj esce enkondukas substantivecan subfrazon. Ce enkondukas raportitan informon, kaj esce enkondukas nerektan (= raportitan) demandon pri la vereco de informo:

  • Me pensa ce tu nesesa un vacanse. – Mi pensas, ke vi bezonas ferion.
  • Me no sabe esce el va veni. – Mi ne scias, ĉu li venos.

Eblas uzi ilin post kelkaj substantivoj, adjektivoj, kaj prepozicoj por kompletigi la signifon:

  • La idea ce la Sol orbita la Tera es un era. – La ideo, ke la Suno orbitas ĉirkaŭ la Tero, estas eraro.
  • Nos es surprendeda ce vos no ia cexa. – Ni estas surprizitaj, ke vi ne plendis.
  • Me es felis ce tu ia susede. – Mi ĝojas, ke vi sukcesis.
  • Los no ia es serta esce la tren ia parti ja. – Ili ne certis, ĉu la trajno jam foriris.
  • La gato ia entra la sala sin ce algun vide el. – La kato eniris la ĉambron, sen ke iu vidis ĝin.

Oni povas ankaŭ uzi ce por enkonduki iujn subfrazojn, kiuj esprimas rezulton:

  • El ia es tan fatigada ce el no ia pote pensa. – Ŝi estis tiom laca, ke ŝi ne povas pensi.
  • El ia es tan fame ce el ia pote oia la ronca de sua stomaco. – Li tiel malsatis, ke li povis aŭdi la stomakon ronki.

La specialaj subjunkcioj afin, car, si, kaj ca enkondukas adverbecajn subfrazojn:

  • Me va veni si tu clama. – Mi venos, se vi vokos.
  • Me labora afin mea enfantes pote come. – Mi laboras, por ke miaj infanoj povu manĝi.
  • Lo es calda car la sol brilia. – Varmas, ĉar la suno brilas.
  • Esta es plu labora ca me ia espeta. – Ĉi tio estas pli da laboro, ol mi atendis.
gramatica/eo/konjunkcioj_kaj_subjunkcioj.txt · Editada: 2019/08/10 12:00 par Simon