Utiles de conta

Utiles de pajeria


gramatica:eo:difiniloj

Diferes

Esta mostra la diferes entre du revisas de la paje.

Lia a esta compara

Revisa presedente a ambos lados Revisa presedente
gramatica:eo:difiniloj [2019/07/15 16:07]
Simon [Similecaj difiniloj]
gramatica:eo:difiniloj [2019/08/10 11:58] (corente)
Simon [Difiniloj]
Linia 1: Linia 1:
 +{{page>​naviga}}
 +
 +====== Difiniloj ======
 +
 +**Difinilo** estas vorto, kiu modifas [[substantivoj|substantivon]] por priskribi ties identecon kaj kvanton. Krom la pluralmontrilo **-s** (kiun oni rigardas kiel difinilon en Elefeno), la difiniloj staras ĉiam antaŭ la substantivo.
 +
 +Ekzistas pluraj malsamaj klasoj de difinilo. Tipa ekzemplo de ĉiu klaso estas: **[[#​antaŭdifiniloj|tota]]**,​ **[[#​artikoloj|la]]**,​ **[[#​montraj_difiniloj|esta]]**,​ **[[#​demandaj_difiniloj|cual]]**,​ **[[#​elektaj_difiniloj|cada]]**,​ **[[#​posedaj_difiniloj|mea]]**,​ **[[#​kvantaj_difiniloj|multe]]**,​ **[[#​similecaj_difiniloj|otra]]**.
 +
 +===== Antaŭdifiniloj =====
 +
 +**Tota** signifas "ĉiom da" aŭ "​ĉiuj"​. Ĝi indikas la tutan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas. Se la substantivo nombreblas, ĝi estu plurala. Malsimile de **[[#​kvantaj_difiniloj|cada]]**,​ **tota** traktas la tuton kiel simplan aron, kaj ne kiel apartajn individuojn:​
 +
 +  * **Tota linguas** es asurda. – Ĉiuj lingvoj estas absurdaj.
 +  * Me va ama tu per **tota tempo**. – Mi amos vin per ĉiom da tempo / la tuto de la tempo.
 +  * La lete ia vade a **tota locas**. – La lakto iris ĉiudirekten.
 +
 +**Ambos** signifas "​ambaŭ"​. Oni povas uzi ĝin anstataŭ **tota**, kiam oni scias, ke la tuta kvanto estas nur du. La substantivo estu plurala:
 +
 +  * **Ambos gamas** es debil. – Ambaŭ kruroj estas malfortaj.
 +
 +Semantike, **tota** kaj **ambos** ne malsamas ol [[#​kvantaj_difiniloj|kvantaj difiniloj]],​ sed oni traktas ilin kiel apartan klason pro ilia sintakso: ili [[#​ordo_de_difiniloj|staras antaŭ ĉiu alia difinilo]] en substantiva vortgrupo, inkluzive de **la**.
 +
 +Oni povas ilin uzi ankaŭ kiel [[pronomoj#​difinilaj_pronomoj|pronomojn]].
 +
 +===== Artikoloj =====
 +
 +Elefeno havas du **artikolojn** – la difina artikolo **la**, kaj la nedifina artikolo **un**. "​Difina"​ ĉi tie signifas, ke la substantivo esprimas ion "jam difinitan",​ kaj ke ĝi do ne esprimas ion novan.
 +
 +**La** enkondukas substantivon,​ kiu indikas iun aŭ ion, pri kiu la aŭskultanto jam konscias. Oni uzas ĝin en la jenaj specoj de situacio:
 +
 +  * Oni jam menciis la aferon:
 +    * Me ia compra un casa. **La casa** es peti. – Mi aĉetis domon. La domo estas malgranda.
 +  * La aŭskultanto povas facile diveni, ke la afero ekzistas:
 +    * Me ia compra un casa. **La cosina** es grande. – Mi aĉetis domon. La kuirejo estas granda.
 +  * La cetero de la frazo specifas la aferon sufiĉe bone:
 +    * El ia perde **la numeros** de telefon de sua amis. – Ŝi perdis la telefonnumerojn de siaj amikoj.
 +  * La aŭskultanto povas rekte percepti la aferon:
 +    * **La musica** es bela, no? – La muziko belas, ĉu ne?
 +  * La afero estas bone konata al ĉiuj. Tio inkluzivas studokampojn kaj abstraktajn substantivojn:​
 +    * **La luna** es multe distante de la tera. – La luno estas tre malproksima de la tero.
 +    * Me no comprende **la matematica**. – Mi ne komprenas matematikon.
 +    * El ama **la cafe**. – Ŝi amas kafon.
 +    * La felisia es plu importante ca **la ricia**. – Feliĉo pli gravas ol riĉo.
 +
 +**Un** enkondukas singularan substantivon,​ kiu esprimas ion, pri kiu la aŭskultanto ankoraŭ //ne// konscias. Oni ne uzas ĝin kun pluralaj aŭ nenombreblaj substantivoj. (Simila difinilo ne ekzistas en Esperanto. Sed **un** funkcias ankaŭ kiel [[#​kvantaj_difiniloj|kvanta difinilo]] kun la signifo "​unu"​.)
 +
 +  * Me vole leje **un libro**. – Mi volas legi libron.
 +  * **Un gato** ia veni en la sala. – Kato venis en la ĉambron.
 +
 +Iuj lingvoj havas partitivan artikolon, kiu indikas nespecifan kvanton de nenombrebla substantivo. Elefeno uzas **la**, aŭ neniun ajn artikolon:
 +
 +  * Me gusta **la cafe**. – Mi ŝatas kafon / Mi ŝatas la kafon.
 +  * Me gusta **cafe**. – Mi ŝatas kafon.
 +  * Me bevi **cafe**. – Mi trinkas kafon.
 +
 +===== Montraj difiniloj =====
 +
 +La **montraj difiniloj** gestas al tio, kion la substantivo esprimas, lokante ĝin en tempo aŭ spaco aŭ la teksto mem.
 +
 +**Esta** signifas "ĉi tiu". Ĝi similas al **la**, sed montras ion proksiman al la parolanto, ĉu fizike, ĉu metafore:
 +
 +  * Me posese **esta casa**. – Mi posedas ĉi tiun domon.
 +  * **Esta libros** es merveliosa. – Tiuj ĉi libroj estas mirindaj.
 +  * Me gusta **esta cafe**. – Mi ŝatas ĉi tiun kafon.
 +  * **Esta mense** ia es difisil. – Ĉi tiu monato malfacilis.
 +  * **Esta frase** conteni sinco parolas. – Ĉi frazo enhavas kvin vortojn.
 +
 +**Acel** signifas "​tiu"​. Ankaŭ ĝi similas al **la**, sed montras ion malproksiman de la parolanto, aŭ almenaŭ pli malproksiman ol **esta**:
 +
 +  * **Acel xico** regarda **acel xicas**. – Tiu knabo rigardas tiujn knabinojn.
 +  * Atenta denova en **acel modo**. – Provu denove tiumaniere.
 +  * **Acel torta** es noncomable. – Tiu kuko estas nemanĝebla.
 +
 +Oni povas ŝanĝi **esta** kaj **acel** al [[pronomoj#​difinilaj_pronomoj|pronomoj]].
 +
 +===== Demandaj difiniloj =====
 +
 +La **demandaj difiniloj** estas unu maniero por krei [[demandoj|demandojn]].
 +
 +**Cual** demandas "​kiu"​ aŭ "​kia":​
 +
 +  * **Cual animal** es acel? – Kiu/kia besto estas tio?
 +  * **Cual vejetales** es la plu bon? – Kiuj legomoj plej bonas?
 +  * Tu veni de **cual pais**? – De kiu lando vi venas?
 +  * **Cual fenetras** es rompeda? – Kiuj fenestroj estas rompitaj?
 +  * **Cual pinta** tu prefere? – Kiun farbon vi preferas?
 +
 +**Cuanto** demandas "kiom da", ĉu kun nombrebla substantivo,​ ĉu kun nenombrebla:​
 +
 +  * **Cuanto casas** es en tua strada? – Kiom da domoj estas sur via strato?
 +  * **Cuanto pan** tu pote come? – Kiom da pano vi povas manĝi?
 +
 +Oni uzas **cual** kaj **cuanto** ankaŭ kiel [[pronomoj#​demandaj_kaj_rilataj_pronomoj|pronomojn]].
 +
 +===== Elektaj difiniloj =====
 +
 +La **elektaj difiniloj** elektas specifajn individuojn el la tuta aro:
 +
 +  * **cada** – ĉiu
 +  * **cualce** – iu ajn
 +  * **alga** – iuj, iom da, kelkaj, kelke da
 +  * **no** – neniu, neniom da
 +  * **sola** – sola, solaj
 +
 +**Cada** signifas "​ĉiu",​ se oni rigardas la erojn laŭvice kiel apartajn individuojn. La substantivo estu nombrebla sed singulara:
 +
 +  * **Cada can** ave un nom. – Ĉiu hundo havas nomon.
 +  * Me no ia leje **cada parola**. – Mi ne legis ĉiun vorton.
 +  * Tu fa la mesma era a **cada ves**. – Vi faras la saman eraron ĉiufoje.
 +
 +**Cualce** signifas "iu ajn" – ne gravas, kiun oni elektos. La substantivo estas kutime nombrebla:
 +
 +  * Prende **cualce carta**. – Elektu iun ajn karton.
 +  * **Cualce contenadores** va sufisi. – Iuj ajn ujoj sufiĉos.
 +
 +**Alga** indikas, ke oni ne specifas la identecon de tio, kion la substantivo esprimas:
 +
 +  * Me ia leje acel en **alga libro**. – Mi legis tiun en iu libro.
 +  * Cisa me va reveni a **alga dia**. – Eble mi revenos iun tagon.
 +  * **Alga cosa** es rompeda. – Io estas rompita.
 +
 +Kiam oni uzas ĝin kun substantivo nenombrebla,​ aŭ substantivo nombrebla kaj plurala, **alga** indikas, ke oni ne specifas ne nur la identecon, sed ankaŭ la kvanton. Ofte oni subkomprenas,​ ke la nespecifa kvanto estas relative malgranda – alie oni dirus **multe** – sed ne tiom emfaze malgranda kiel ĉe **poca**:
 +
 +  * Me va leje **alga libros**. – Mi legos kelkajn librojn.
 +  * **Alga polvo** ia cade de la sofito. – Iom da polvo falis de la plafono.
 +  * El ave **alga pan** en sua sesto. – Ŝi havas iom da pano en sia korbo.
 +
 +**No** signifas "​neniu"​ aŭ "​neniom da". Ĝi indikas nulan kvanton (aŭ la neekziston) de tio, kion la substantivo esprimas:
 +
 +  * Me ave **no arbores** en me jardin. – Mi havas neniujn arbojn / Mi ne havas arbojn en mia ĝardeno.
 +  * Tu va senti **no dole**. – Vi sentos neniun doloron.
 +  * **No arbor** es plu alta ca la tore Eiffel. – Neniu arbo estas pli alta ol la Eiffel-turo.
 +  * Me ia encontra **no person** en la parce. – Mi renkontis neniun (homon) en la parko.
 +
 +**Sola** signifas "​sola"​ – ekzistas aŭ gravas nur tiu ĉi kaj ne aliaj:
 +
 +  * El es **la sola dotor** en la vila. – Li estas la sola kuracisto en la urbo.
 +  * Estas es **la sola du parolas** cual nos no comprende. – Ĉi tiuj estas la solaj du vortoj, kiujn ni ne komprenas.
 +  * Me va destrui la mur con **un sola colpa**. – Mi detruos la muron per unu sola bato.
 +
 +Oni uzas ĉi tiujn difinilojn, escepte de **no** e **sola**, ankaŭ kiel [[pronomoj#​difinilaj_pronomoj|pronomojn]]. Ili formas ankaŭ la specialajn pronomojn **cadun**, **cualcun**,​ **algun**, kaj **nun**, kiuj indikas //homojn//. Por indiki //aĵojn//, oni simple sekvas la difinilon per **cosa**.
 +
 +===== Posedaj difiniloj =====
 +
 +La **posedaj difiniloj** estas **mea**, **tua**, **nosa**, e **vosa**:
 +
 +  * **Mea gato** ia come un mus. – Mia kato manĝis muson.
 +  * Me gusta multe **tua dansa**. – Mi multe ŝatas vian dancon.
 +  * **Nosa ecipo** va gania la premio. – Nia teamo gajnos la premion.
 +  * **Mea desira** es forte. – Mia deziro esta forta.
 +
 +Posedon oni povas indiki ankaŭ per tia esprimo kiel **de me**:
 +
 +  * Acel es **la casa de tu**. – Tio estas via domo.
 +
 +La triapersona poseda difinilo estas **sua**, egale kiam la responda pronomo estus **el**, **lo**, **los**, **on**, aŭ **se**:
 +
 +  * La ipopotamo abri **sua boca**. – La hipopotamo malfermas sian buŝon.
 +  * Nos regarda **sua dentes**. – Ni rigardas ĝiajn dentojn.
 +
 +===== Kvantaj difiniloj =====
 +
 +**Kvantaj difiniloj** helpas esprimi la kvanton de tio, kion la substantivo indikas:
 +
 +  * **-s** – -j //​(pluralmontrilo)//​
 +  * **un** – unu
 +  * **du**, **tre**, **cuatro**... – du, tri, kvar...
 +  * **multe** – multaj, multe da
 +  * **poca** – malmultaj, malmulte da
 +  * **plu** – pli multaj, pli multe da
 +  * **la plu** – plej multaj, plej multe da
 +  * **min** – malpli multaj, malpli multe da
 +  * **la min** – malplej multaj, malplej multe da
 +
 +La pluralmontrilo **-s** estas la plej baza kvanta difinilo. Substantiva vortgrupo, kiu inkluzivas pluralan substantivon,​ bezonas neniun alian difinilon:
 +
 +  * Me va leje **libros**. – Mi legos librojn.
 +  * Me va leje **la libros**. – Mi legos la librojn.
 +
 +Krom esti la [[#​artikoloj|nedifina artikolo]], **un** estas la nombro "​unu"​. Ĝi indikas unuopan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas. La substantivo estu tial nombrebla sed singulara:
 +
 +  * Me ave **un frate** e **du sores**. – Mi havas unu fraton kaj du fratinojn.
 +
 +Simile, la aliaj [[nombroj|nombrovortoj]] – **du**, **tre**, **cuatro**, etc – estas kvantaj difiniloj.
 +
 +  * Me ave **tre gatos** obesa. – Mi havas tri dikajn katojn.
 +  * Me ave **cuatro plu anios** ca mea frate. – Mi estas kvar jarojn pli aĝa ol mia frato.
 +
 +**Multe** signifas "​multaj"​ aŭ "multe da". Ĝi indikas grandan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj:​
 +
 +  * Esta casa ia sta asi per **multe anios**. – Ĉi tiu domo staris ĉi tie multajn jarojn.
 +  * La pijones come **multe pan**. – La kolomboj manĝas multe da pano.
 +
 +**Poca** estas la malo de **multe**, kaj indikas malgrandan kvanton. Ĝi signifas "​malmultaj"​ aŭ "​malmulte da":
 +
 +  * Me reconose **poca persones**. – Mi rekonas malmultajn homojn. //(vere ne multajn)//
 +  * El pote dona **poca aida**. – Li povas doni malmulte da helpo. //(vere ne multe)//
 +  * //​Komparu://​ Me pote leje **alga parolas**. — Mi povas legi kelkajn vortojn. //​(malgrandan nombron)//
 +
 +**Plu** signifas "pli multaj"​ aŭ "pli multe da". Ĝi indikas pli grandan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj. **La plu** signifas "plej multaj"​ aŭ "plej multe da" – la plej grandan kvanton:
 +
 +  * Tu ave **plu libros** ca me. – Vi havas pli multe da libroj ol mi.
 +  * **La plu linguas** es bela. – Plej multaj lingvoj estas belaj.
 +  * **Plu pan** es en la cosina. – Pli da pano estas en la kuirejo.
 +  * **La plu fango** es repulsante. – Plej multe da koto estas abomeninda.
 +
 +**Min** estas la malo de **plu**, kaj signifas "​malpli multaj"​ aŭ "​malpli multe da". Ĝi indikas pli malgrandan kvanton, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj. **La min** signifas "​malplej multaj"​ aŭ "​malplej multe da":
 +
 +  * Me desira **min vejetales** ca el. – Mi deziras malpli da legomoj ol ŝi.
 +  * Tu ia leje **la min libros** de cualcun ci me conose. – Vi legis la plej malmultajn librojn el iu ajn, kiun mi konas.
 +  * El ave **min interesa** a cada dia. – Li havas ĉiutage malpli multe da intereso.
 +
 +Oni povas ŝanĝi ĉiun kvantan difinilon, escepte de **no**, al [[pronomoj#​difinilaj_pronomoj|pronomo]].
 +
 +===== Similecaj difiniloj =====
 +
 +Kvar kromaj difiniloj temas pri simileco kaj malsameco:
 +
 +**La mesma** signifas "​sama"​. Normale oni ne povas ellasi la vorton **la**, kvankam oni povas ŝanĝi ĝin al **esta** aŭ **acel**:
 +
 +  * Tu porta **la mesma calsetas** como me. – Vi portas la samajn ŝtrumpetojn kiel mi.
 +  * La gera ia comensa en **la mesma anio**. – La milito komenciĝis en la sama jaro.
 +  * Nos va reveni a **esta mesma tema** pos un semana. – Ni revenos al tiu ĉi sama temo post unu semajno.
 +
 +**Otra** signifas "​alia"​ aŭ "​ankoraŭ unu aŭ iom da".
 +
 +  * Nos ave aora esta **tre otra problemes**. – Ni havas nun ĉi tiujn tri aliajn problemojn.
 +  * **La otra solve** ia es plu bon. – La alia solvo pli bonis.
 +  * Tu ave **otra pan**? – Ĉu vi havas alian panon?
 +
 +**Tal** signifas "​tia"​ – de tiu aŭ tiu ĉi speco:
 +
 +  * Me construi un macina de tempo. – Mi konstruas tempomaŝinon.
 +    * **Tal cosas** es nonposable. – Tiaj aferoj ne eblas.
 +  * Me xerca un abeor. – Mi serĉas abeliston.
 +    * Me no conose **un tal person**. – Mi ne konas tian homon.
 +  * Tu vole jua futbal con nos? – Ĉu vi volas ludi futbalon kun ni?
 +    * Me prefere evita **tal eserse**. – Mi preferas eviti tian ekzercon.
 +  * Tu ave plu libros como estas? – Ĉu vi havas pli da libroj kiel ĉi tiuj?
 +    * Si, me ave du otra **tal libros**. – Jes, mi havas du aliajn librojn ĉi tiajn.
 +
 +**Propre** signifas "​propra",​ emfazante la posedanton de la substantivo. Ĝi estas aparte utila post la difinilo **[[#​posedaj_difiniloj|sua]]** por klarigi, ke la signifo estas refleksiva, t.e. ke la substantivo apartenas al la subjekto de la frazo:
 +
 +  * **Mea propre idea** es an plu strana. – Mia propra ideo estas eĉ pli stranga.
 +  * El ia trova la xarpe de sua sposo e ia pone lo sirca **sua propre colo**. – Ŝi trovis la koltukon de sia edzo kaj metis ĝin ĉirkaŭ la propran kolon.
 +
 +===== Ordo de difiniloj =====
 +
 +La difiniloj sekvas regulan ordon:
 +
 +  * La [[#​antaŭdifiniloj|antaŭdifiniloj]] **tota** kaj **ambos**, se ili ĉeestas, staras antaŭ ĉiuj aliaj.
 +  * Poste venas [[#​artikoloj|artikolo]],​ [[#​montraj_difiniloj|montra difinilo]], [[#​demandaj_difiniloj|demanda difinilo]], [[#​elektaj_difiniloj|elekta difinilo]], aŭ [[#​posedaj_difiniloj|poseda difinilo]]. Normale ne pli ol unu tia difinilo troviĝas en substantiva vortgrupo.
 +  * Post tio, oni povas trovi [[#​kvantaj_difiniloj|kvantajn difinilojn]] aŭ [[#​similecaj_difiniloj|similecajn difinilojn]].
 +  * La [[adjektivoj|adjektivoj]] **bon** kaj **mal**, kvankam ne mem difiniloj, kutime staras antaŭ la substantivo,​ post iuj ajn difiniloj.
 +
 +Ekzemple:
 +
 +  * El ia colie **sua poca posesedas** e parti. – Ŝi kolektis siajn malmultajn posedaĵojn kaj foriris.
 +  * Nos no ia tradui ancora **acel otra cuatro frases**. – Ni ankoraŭ ne tradukis tiujn aliajn kvar frazojn.
 +  * **Tota la omes** ia vade a la costa. – Ĉiuj viroj iris al la marbordo.
  
gramatica/eo/difiniloj.txt · Editada: 2019/08/10 11:58 par Simon