Utiles de conta

Utiles de pajeria


gramatica:eo:adverboj

Diferes

Esta mostra la diferes entre du revisas de la paje.

Lia a esta compara

gramatica:eo:adverboj [2019/07/15 15:49]
Simon creada
gramatica:eo:adverboj [2019/08/10 11:58] (corente)
Simon [Adverboj]
Linia 1: Linia 1:
 +{{page>​naviga}}
 +
 +====== Adverboj ======
 +
 +Ĝuste kiel [[adjektivoj]] estas vortoj, kiuj modifas [[substantivoj|substantivojn]],​ tiel adverboj estas vortoj, kiuj modifas preskaŭ ĉion ajn alian, ekzemple [[verboj|verbojn]],​ adjektivojn,​ aliajn adverbojn, [[difiniloj|difinilojn]],​ [[prepozicioj|prepoziciojn]],​ [[substantivoj#​substantivaj_vortgrupoj|substantivajn vortgrupojn]],​ kaj eĉ tutajn frazojn. Tipe adverboj informas pri loko, tempo, cirkonstanco,​ kaŭzo, maniero, aŭ grado.
 +
 +===== Vortordo =====
 +
 +En Elefeno adverboj kaj adjektivoj havas la saman formon. Oni klare distingas ilin per la vortordo: adjektivoj sekvas substantivojn;​ adverboj sekvas verbojn kaj staras antaŭ aliaj vortoj:
 +
 +  * La om **ia studia atendosa** la testo. – La viro studis la tekston zorge. //(modifas verbon)//
 +  * Me ia veni asi en un tren **riable** lenta. – Mi venis ĉi tien en ridinde malrapida trajno. //(modifas adjektivon)//​
 +  * La tren ia move **asurda** lenta. – La trajno movis absurde malrapide. //(modifas alian adverbon)//
 +  * Me no **oia multe bon** tu. – Mi ne aŭdas vin tre bone. //​("​multe"​ modifas "​bon",​ kaj "multe bon" modifas "​oia"​)//​
 +  * **Cuasi** sento persones ia espeta sur la plataforma. – Preskaŭ cent homoj atendis sur la kajo. //(modifas kvantan difinilon)//​
 +  * On ia escava un buco **direta** ante me porte. – Oni fosis truon rekte antaŭ mia pordo. //(modifas prepozicion)//​
 +  * **Sola** la manico es rompeda. – Nur la tenilo estas rompita. //(modifas substantivan vortgrupon)//​
 +  * **Strana**, el ia porta un balde de pexes. – Strange, li portis sitelon da fiŝoj. //(modifas frazon)//
 +
 +Adverbo (aŭ adverba vortgrupo), kiu modifas verbon (aŭ la tutan frazon) povas aperi ankaŭ komence de la frazo. Kaj se tio ne kaŭzas konfuzon, oni povas meti adverbon ankaŭ fine de la frazo:
 +
 +  * El dansa **bon**. – Li dancas bone.
 +  * **Pronto** el va cade. – Baldaŭ li falos.
 +  * **Surprendente**,​ el es un xico **multe** bon. – Surprize, li estas tre bona knabo.
 +  * Me leje **felis** la libro. – Mi legis la libron feliĉe.
 +
 +Iafoje oni povas ligi adverbon al adjektivo per dividstreko por klare montri la signifon:
 +
 +  * la parolas **nova-creada** – la nove kreitaj vortoj
 +
 +Oni povas ankaŭ klarigi adverban signifon per la esprimoj **en modo** aŭ **a grado**:
 +
 +  * La melodia es bela **en modo** surprendente. – La melodio estas surprize bona.
 +
 +===== Komparo =====
 +
 +Komparo de adverboj funkcias precize kiel [[adjektivoj#​komparo|komparo de adjektivoj]].
 +
 +===== Bazaj adverboj =====
 +
 +Krom grandega nombro da adverboj derivitaj de adjektivoj, Elefeno havas kelkaj vortojn, kiuj estas nur adverboj:
 +
 +  * **cisa** – eble
 +  * **cuasi** – preskaŭ
 +  * **tan** – tiom, tiel //​(tiagrade)//​
 +  * **tro** – tro
 +  * **asi** – ĉi tie
 +  * **ala** – tie
 +  * **an** – eĉ //(kontraŭ tio, kion oni supozus)//
 +  * **ance** – ankaŭ
 +  * **ancora** – ankoraŭ
 +  * **aora** – nun
 +  * **alora** – tiam
 +  * **ja** – jam
 +  * **nunca** – neniam
 +  * **sempre** – ĉiam
 +  * **pronto** – baldaŭ
 +  * **ier** – hieraŭ
 +  * **oji** – hodiaŭ
 +  * **doman** – morgaŭ
 +
 +**Tan** estas uzata en elkrioj:
 +
 +  * Un vista **tan** bela! – Kia bela panoramo!
 +  * **Tan** stonante! – Kiel mirinde!
 +
 +===== Kvantaj adverboj =====
 +
 +Oni povas konverti kelkajn [[difiniloj#​kvantaj_difiniloj|difinilojn]] al adverboj, kiuj indikas, je kiu grado io estas vera:
 +
 +  * **no** – ne
 +  * **alga** – iom
 +  * **multe** – multe
 +  * **poca** – malmulte
 +  * **plu** – pli
 +  * **min** – malpli
 +  * **la plu** – (la) plej
 +  * **la min** – (la) malplej ​
 +
 +**No** kiel adverbo signifas "​ne",​ "je neniu grado"​. Ĝi neas tion, kion ĝi modifas. Kiel aparta okazo, kiam ĝi modifas verbon, ĝi staras //antaŭ// la verbo:
 +
 +  * Los **no** va comprende. – Ili ne komprenos.
 +  * Nos ave **no** sola un orania, ma ance du bananas. – Ni havas ne nur oranĝon, sed ankaŭ du bananojn.
 +  * O, **no** esta problem denova! – Ho, ne tiu ĉi problemo denove!
 +
 +**Alga** kiel adverbo signifas "​iom",​ "​sufiĉe",​ "je iu grado":​
 +
 +  * Acel es un caso **alga** spesial. – Tio estas iom aparta okazo.
 +  * **Alga** confusada, el ia cade en la lago. – Iom konfuzita, li falis en la lagon.
 +
 +**Multe** kiel adverbo signifas "​multe",​ "​tre",​ "je alta grado",​ "en alta kvanto":​
 +
 +  * Me es **multe** coler. – Mi estas tre kolera.
 +  * El ama **multe** la femes. – Li multe amas virinojn.
 +
 +**Poca** kiel adverbo signifas "​malmulte",​ "nur iomete",​ "je nur malalta grado",​ "en nur malalta kvanto":​
 +
 +  * Me es **poca** interesada. – Mi malmulte interesiĝas.
 +  * El core **poca**. – Li kuras malmulte.
 +
 +**Plu** kaj **min** kiel adverboj signifas "​pli"​ kaj "​malpli",​ "je pli alta grado" kaj "je malpli alta grado",​ "en pli granda kvanto"​ kaj "en malpli granda kvanto":​
 +
 +  * Tu aspeta **plu** joven ca me. – Vi aspektas pli june ol mi.
 +  * No parla **plu**. – Ne plu parolu.
 +  * Me es **min** contente con la resulta ca me ta prefere. – Mi estas malpli kontenta kun la rezulto, ol mi preferus.
 +
 +**La plu** kaj **la min** kiel adverboj signifas "​plej"​ kaj "​malplej",​ "je la plej alta grado" kaj "je la plej malalta grado",​ "en la plej granda kvanto"​ kaj "en la plej malgranda kvanto":​
 +
 +  * "​Pardona"​ es la parola **la plu** difisil. – "​Pardonu"​ estas la plej malfacila vorto.
 +  * El es la om **la min** interesante en la mundo. – Li estas la malplej interesa homo en la mondo.
 +  * A **la min**, nos ave ancora la un la otra. – Almenaŭ ni ankoraŭ havas unu la alian.
 +
 +===== Demandaj kaj rilataj adverboj =====
 +
 +La jenajn adverbojn oni povas uzi plurmaniere:​
 +
 +  * **cuando** – kiam
 +  * **do** – kie
 +  * **como** – kiel
 +  * **cuanto** – kiom
 +  * **perce** – kial
 +
 +Ili kreas rektajn kaj nerektajn [[demandoj|demandojn]],​ kaj ili enkondukas [[subfrazoj#​rilataj_subfrazoj|rilatajn subfrazojn]]. Per etendiĝo de sia rilata uzo, ili kondutas ankaŭ kiel [[konjunkcioj]] enkondukantaj adverbecajn subfrazojn – ekzemple **cuando** estas tiam mallongigo por **a la tempo cuando**. Oni povas enkonduki ilin ankaŭ per [[prepozicioj]].
 +
 +**Cuando** signifas "​kiam"​ (**a cual tempo**, **en cual tempo**):
 +
 +  * **Cuando** nos va come? – Kiam ni manĝos?
 +  * La enfante demanda **cuando** nos va come. – La infano demandas kiam ni manĝos.
 +  * En la anio **cuando** me ia nase, la clima ia es multe calda. – En la jaro, kiam mi naskiĝis, la vetero tre varmis.
 +  * **Cuando** nos ariva, me va dormi. – (Je la tempo) kiam ni alvenos, mi dormos.
 +  * Nos va canta **ante cuando** nos dansa. – Ni kantos, antaŭ ol ni dancos.
 +  * Nos va dansa **pos cuando** nos canta. – Ni dancos, post kiam ni kantos.
 +  * Nos va dansa **asta cuando** nos adormi. – Ni dancos, ĝis ni endormiĝos.
 +
 +**Do** signifas "​kie"​ (**a cual loca**, **en cual loca**). Kiam oni uzas ĝin kun verbo de moviĝo, **do** ofte signifas "​kien":​
 +
 +  * **Do** es la can? – Kie estas la hundo?
 +  * Me no sabe **do** nos vade. – Mi ne scias, kien ni iras.
 +  * En la pais **do** me ia nase, la clima es multe calda. – En la lando, kie mi naskiĝis, la vetero tre varmas.
 +  * El ia dormi **do** el sta. – Li dormis, kie li staris.
 +  * Me veni **de do** tu ia visita me. – Mi venas de tie, kie vi vizitis min.
 +  * La polisior ia desinia un sirculo **sirca do** el ia trova la clave. – La policano desegnis cirklon ĉirkaŭ tie, kie ŝi trovis la ŝlosilon.
 +
 +**Como** signifas "​kiel",​ "​kiumaniere"​ (**en cual modo**). Ĝi funkcias ankaŭ kiel [[prepozicioj|prepozicio]] signifanta "​simile al", "​ekzemple":​
 +
 +  * **Como** tu conose mea nom? – Kiel vi konas mian nomon?
 +  * Me no comprende **como** tu conose mea nom. – Mi ne komprenas, kiel vi konas mian nomon.
 +  * La manera **como** tu pasea es riable. – La maniero, en kiu vi piediras, estas ridinda.
 +  * Me parla **como** me pensa. – Mi parolas, kiel mi pensas.
 +  * La descrive ia difere multe **de como** la loca aspeta vera. – La priskribo multe malsamis, ol kiel la loko vere aspektas.
 +  * Tua oios es **como** los de un falcon. – Viaj okuloj estas kiel tiuj de falko.
 +
 +**Cuanto** signifas "​kiom"​ (**en cual cuantia**). Ĝi funkcias ankaŭ kiel [[difiniloj#​kvantaj_difiniloj|kvanta difinilo]] kun la sama signifo:
 +
 +  * **Cuanto** la orolojo custa? – Kiom kostas la horloĝo?
 +  * **Cuanto** tu ia compra? – Kiom vi aĉetis?
 +  * **Cuanto** tu desira esta torta? – Kiom vi deziras ĉi tiun kukon?
 +  * Me va demanda **cuanto** ia ariva. – Mi demandos, kiom alvenis.
 +  * Nos va aida **cuanto** nos pote. – Ni helpos tiom, kiom ni povos.
 +  * Tu conose **cuanto** me ama tu? – Ĉu vi scias, kiom mi amas vin?
 +
 +**Perce** signifas "​kial"​ (plursence: **par cual causa**, **per cual razona**, **con cual intende**). La respondaj [[konjunkcioj]] estas **car** ("​ĉar",​ "pro tio, ke") and **afin** ("por ke", "kun la intenco, ke"). Oni ĉiam uzas la specialan vorton **perce**, kaj ne **per cual**:
 +
 +  * **Perce** tu core? – Kial vi kuras?
 +  * La fem ia demanda **perce** la fenetra es rompeda. – La virino demandis, kial la fenestro estas rompita.
  
gramatica/eo/adverboj.txt · Editada: 2019/08/10 11:58 par Simon