Utiles de conta

Utiles de pajeria


gramatica:eo:adjektivoj

Diferes

Esta mostra la diferes entre du revisas de la paje.

Lia a esta compara

gramatica:eo:adjektivoj [2019/07/15 15:48]
Simon creada
gramatica:eo:adjektivoj [2019/08/10 11:58] (corente)
Simon [Adjektivoj]
Linia 1: Linia 1:
 +{{page>​naviga}}
 +
 +====== Adjektivoj ======
 +
 +**Adjektivo** estas vorto, kiu modifas la signifon de [[substantivoj|substantivo]]. Tipaj adjektivoj prezentas la ecojn aŭ kvalitojn de tio, kion iliaj substantivoj indikas.
 +
 +En Elefeno, adjektivoj ne ŝanĝiĝas por montri nombron kaj sekson.
 +
 +===== Vortordo =====
 +
 +Plej multaj adjektivoj sekvas la substantivon,​ kiun ili modifas. Sed **bon** ("​bona"​) kaj **mal** ("​malbona"​) staras kutime antaŭ la substantivo,​ krom se ili mem estas modifitaj:
 +
 +  * un **bon** can – bona hundo
 +  * un can plu **bon** – pli bona hundo //(modifita de **plu**)//
 +  * la **mal** enfante – la malbona infano
 +  * un **mal** can bon instruida – malbona hundo bone dresita
 +  * **bon** enfantes mal comprendeda – bonaj infanoj malbone komprenitaj
 +
 +Plej ofte, oni povas aldoni pli ol unu adjektivon post la substantivo sin kaŭzi konfuzon. Sed iafoje, eblas kompreni unu el la adjektivoj ankaŭ kiel adverbon, kiu modifas la signifon de la sekvanta adjektivo. Oni povas meti **e** inter adjektivojn por eviti la konfuzon:
 +
 +  * la nara **vera longa** – la vere longa rakonto //(vera = adverbo)//
 +  * la nara **vera e longa** – la vera (kaj) longa rakonto //(vera = adjektivo)//​
 +  * la om **grande, forte, e stupida** – la granda forta stupida viro //(tri adjektivoj)//​
 +
 +Iafoje, oni metas adjektivon antaŭ la substantivon:​ por stilo en poezio aŭ rakontoj, aŭ kiam oni havas du similpezajn adjektivojn:​
 +
 +  * la **peti** casa bela – la bela eta domo
 +  * un **fea** arbor vea – malbela arbo maljuna
 +
 +La plej taŭgaj adjektivoj por antaŭsubstantiva uziĝo estas la plej simplaj kaj plej mallongaj, kiel ekzemple **bela**, **fea**, **nova**, **vea**, **grande**, kaj **peti**.
 +
 +===== Komparo =====
 +
 +Komparativajn adjektivojn oni formas per aldono de la averboj **plu** ("​pli"​) kaj **min** ("​malpli"​). "​Ol"​ estas **ca**:
 +
 +  * La cosina es **plu calda ca** la jardin. – La kuirejo estas pli varma ol la ĝardeno.
 +  * Esta leto es **min comfortosa ca** me ia previde. – Ĉi tiu lito estas malpli komforta ol mi antaŭvidis.
 +
 +Superlativajn adjektivojn oni formas per aldono de la adverboj **la plu** ("​plej",​ "la plej") kaj **la min** ("​malplej",​ "la malplej"​):​
 +
 +  * La sol es la ojeto **la plu calda** en la sistem solal. – La suno estas la plej varma objekto en la sunsistemo.
 +  * El ia ave un fia **la plu bela** en la mundo. – Ŝi havis filinon, la plej belan en la mondo.
 +
 +Oni povas kombini [[nombroj#​ordaj_nombrovortoj|ordan nombrovorton]] kun la superlativa konstruo:
 +
 +  * Vega es la stela **sinco la plu briliante** en la sielo de note. – Vego estas la kvina plej brila stelo en la nokta ĉielo.
 +  * El ia deveni la om **tre de la plu ricas** en la mundo. – Li fariĝis la tria plej riĉa viro en la mondo.
 +
 +Egalecaj komparoj uzas la kombinon **tan**... **como**... ("​tiel... kiel...",​ "​tiom... kiom..."​):​
 +
 +  * La arbor ia es **tan** alta **como** un casa. – La arbo estis tiel alta kiel domo.
 +  * On es **tan** joven **como** on senti. – Oni estas tiel juna, kiel oni sentas sin.
 +
 +===== Adjektivoj kiel substantivoj =====
 +
 +Oni povas reuzi iun ajn adjektivon senŝanĝe kiel substantivon,​ kies signifo estas ulo aŭ aĵo, kiu havas la econ de tiu adjektivo. La rezulta substantivo obeas la kutimajn regulojn por substantivoj – ĝi pluraliĝas per **-s**, bezonas difinilon, kaj estas modifebla per la propraj adjektivoj:
 +
 +  * Esta anelo es perfeta sirculo. Lo es **un sirculo perfeta**. – Ĉi tiu ringo estas perfekte cirkla. Ĝi estas perfekta cirklo.
 +  * Marilyn es un blonde, e seniores prefere **blondes**. – Marilyn estas blondulino, kaj sinjoroj preferas blondulinojn.
  
gramatica/eo/adjektivoj.txt · Editada: 2019/08/10 11:58 par Simon